Misterecaj religioj

unu el aro de religioj en Romio aŭ antikva Grekio

Misterecaj religioj (el la greka μυστήριον - mysterion – poste latine mysterium) oni indikas la esoterajn kultojn kiuj alfundigas siajn radikojn en antikvajn praajn inicojn kaj disvastiĝis al la tuta greka kaj nezorienta mondo, kun aparta intensiĝo en la helenisma epoko kaj sinsekve dum tiu romia.

Samotrako, inico de Agamemno al la kulto de la Kabiroj
Inica ritaro el la Vilao de la Mistero de Pompei

Etimologio redakti

La etimologio de la vorto “Mistero” havus radikon en la hindoeŭropaj lingvoj kiu havis la signifon de onomatopea origino, kiel fermi la buŝon (el kio la termino “muta”). El tiu radiko devenus la grekaj terminoj μύω (myo = inici al la misteroj), μύησις (myesis = inico) kaj μύστης (mystes = inicito).

Distingaj karakterizoj de la misterecaj religioj redakti

Unu el tiu fundamentaj karakteroj, komuna al la misterecaj kultoj, konsistas en la fakto ke la amplekso de la krederoj, religiaj pratikoj kaj intima naturo estas rivelitaj nur al la inicitoj kiuj estas devigataj ne profani la sekreton kiu devas esti nedirebla.

Komunaj komponantoj de la misterecaj ritoj estas ĝenerale ankaŭ sanktaj simboloj (ĉiu religio havas la siajn) kaj magiaj ceremonioj, sakramentoj kaj purigaj ritaro kiuj povus inkluzivi oferojn, ritaj sinlavadoj, fastojabstinoj, sanktaj bankedoj, dancoj ktp.

Kroma precipa karakterizo de tiuj kultoj estas la celo sava. La inica ago estas destinita realigi realon liberigan donitan al la unuopulo responde al ekzistaj problemoj koncernantaj la vivon kaj la morton.Pere de laŭgradaj perfektigintaj inicoj la adeptoj alvenas al la vizio de la diaĵo, kiu, estinte eĉ ĝi mortinta kaj renaskiĝinta, garantias al ili la religian liberigon. Aŭ la superado de homa kondiĉo, de la individua limigo kiun la morto kaj resurekto de la diaĵo simbolas. La “resurekto” indikas naskiĝon post-trans la morto al tiu mondo kiu aŭtomate ne konsistis en la supervivo.

La genezo kaj historia disvolviĝo de la misterecaj religioj okazis precipe en la terkulturista medio, en kiu la ciklo vivo-morto-renaskiĝo trovas fundamenton en la analogio de la laŭsezona ritmo de la vegetado kun la sorto de la homo renaskiĝanta – per la efika inico - al nova vivo. Pere de la drama reprezentado, simbola kaj spirita, de la perioda alternado de la naturaj fenomenoj, aktualigita en la inicaj ritoj, la prozelitoj atingas la plenumon de sia eskatologiaj kaj savigaj postuloj.

La ĉefaj kultoj misterecaj redakti

La plej famaj de la greka mondo estis la Eleŭzisaj Misteroj, ligitaj al la kulto de Demetra kaj Persefono.
Apud tiuj memorindas tiuj ligitaj al la kulto de Dionizo, de Orfeo de la misteroj orfeaj, de Frigia dio Sabazio, de Kabiroj ĉe la sanktejo de la Grandaj dioj de Samotrako.

En la religia Sinkretismo tipa de la helenisma epoko kaj pliposte en tiu romia, havis rimarkindan gravon la misterecaj realoj de orienta origino: nome la misterecaj kultoj de la Granda Patrino Cibelo kun Atiso el la Malgrand-Azio, de Serapis, de Iziso kaj Oziriso de la egipta mitologio, kaj tiuj de Mitrao el la Persio: ĉiuj tiuj trapenetris la religian fizionomion de la kulturo romia de la imperia epoko, kiu vidis la proliferadon de temploj, Izisejoj kaj mitrejoj en la tuta mondo tiam konsiderta.

Misterecaj aperoj en la literaturo kaj filozofio redakti

Ankaŭ en la literaturo greka, helenista kaj romia, troviĝas eĥoj pri la graveco de la misterecaj religioj en antikva kultura mondo. Provo estu, interalie, la homera himno al Demetra, la orfeaj himnoj kaj la Metamorfozoj de Apuleo.

 
Taŭroktonio, el gaŭla-romia mitrejo, en Metz.

La misterecaj religioj grande influis ankaŭ la filozofiajn fluojn de la malfrua epoko, kiel pruvite en metafizikaj apartaĵoj tipaj de Novplatonismo, Novpitagorismo kaj gnostikismo.

Plua konfirmo pri tiu graveco estas pruvata ankaŭ per la verkoj de la Patroj de la Eklezio, kiuj ilin reĵetas ĉar senaj je historia fundamento kaj foje fonto de malmoraleco, kvankam estas rekonata la laŭdinda inklino serĉi veron en adeptoj.

Ĝuste rilate kristanismon, iuj modernaj esploristoj, laŭ kelke da tempo, kurigis opinion laŭ kiu ĝi estus kopiaĵo de ritoj kaj principoj de misterecaj religioj, sed estus facile montri la esencajn diferencojn. Aliaj fakuloj, kiel la luterana Rudolf Bultmann, kaj lia skolo, opiniis ke tiuj misterecaj kultoj ofertis al Paŭlo el Tarsio la okazon por pli disvolvigi la karaktetojn de la figuro de Jesuo ĉerpante el ili kaj el gnostikismo konceptojn legitime aplikeblajn al Jesuo: ekzemple, la koncepto pri Elaĉetanto kaj Savanto. Temus pri la pridiskutata helenizado de kristanismo. Sed ankaŭ tiuj teorioj havas kontraŭulojn de diversaj ekzegezaj skoloj

Diaĵoj honoritaj en la misterecaj religioj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Walter Burkert, Antichi culti misterici, Laterza, Roma-Bari, 1987; rist. 1991.
  • Marion Giebel, I culti misterici nel mondo antico, ECIG, Ĝenovo, 1993.
  • Fritz Graf, I culti misterici zorge de Salvatore Settis, I Greci: storia, cultura, arte, società, Einaudi, Torino, 1997 (vol. II, tomo 2)
  • (zorge de) Paolo Scarpi, Le religioni dei misteri, 2 vol., Fondazione Valla - Mondadori, Milano, 2002
  • (zorge de) Angelo Bottini, Il rito segreto: misteri in Grecia e a Roma, Electa, Milano, 2005.
  • Antonio Virgili, Culti misterici ed orientali a Pompei, Gangemi, Roma, 2008. ISBN 978-88-492-1409-3
  • Michael B. Cosmopoulos (ed), Greek Mysteries: the archaeology and ritual of ancient Greek secret cults (London, Routledge, 2003).
  • Delneri, Francesca, I culti misterici stranieri nei frammenti della commedia attica antica (Bologna, Patron Editore, 2006) (Eikasmos, Studi, 13).
  • Burkert, Walter, Cultos mistéricos antiguos. Traducción de María Tabuyo y Agustín López. Editorial Trotta: Madrid, 2005. ISBN 978-84-8164-725-9

Eskteraj ligoj redakti