Mitingo estas laŭ PIV "Granda publika politika kunveno".[1] Tiu konciza difino povas kongrui kun diversaj tipoj de okazaĵoj. Plej ofte estas uzata por diskursa evento fare de la estroj de politika partio, socia movado, kampanjo ktp. Etimologie la termino derivatas el la angla vorto "meeting" (do anglismo), sed kiu nuntempe estas uzata rekte por simpla kunsido, kunveno ktp., fare de eĉ tre limigita aŭ malgranda personaro, dum mitingo ĝenerale celas homamason. Dume en la angla por la koncepto mitingo estas uzata aliaj terminoj kiel party conference (brita angla), political convention (nordamerika angla), kaj party congress, kiuj povus esti adaptitaj esperante al partikonferecno, politika konvencio kaj partikongreso, respektive. Tamen tiuj terminoj kaj konceptoj ofte referencas al internaj kunvenoj, tio estas celitaj al la membroj de la organizo, dum mitingo povas celi ankaŭ ne nur la organizanojn.

Mitingo en 2008 dum la balotkampanjo de la Demokrata Partio (Usono) en Denvero (Koloradio).

Mitingo estas diskurso kiel strategio de politika naturo, uzata ofte kiel balotkampanja reklamaĵo, de karaktrero kaj ekspona kaj konvinkocela, kies celo estas akiri aliĝantojn aŭ klientojn. Historie mitingoj estis uzitaj en la nasko de praktike ĉiuj politikaj revolucioj kaj movadoj okazintaj jam el la fino de la 18-a jarcento.

Notoj redakti

  1. PIV NPIV Alirita la 19an de Januaro 2021.

Vidu ankaŭ redakti