Mitologio (el la greka: μυθολογία, el μύθος, "rakonto", "legendo," kaj el λόγος, "vorto"; "diskurso") estas la tuto de sanktaj rakontoj pri dioj kaj aliaj supernaturaj estaĵoj de popoloj: mitoj. Ili ne estas nur fikciaj, ĉar ofte ili klarigas iun aspekton de la realeco. En la greka lingvo, la vorto mito (mythos) simple signifas "rakonto". La ideo de mito kiel falsaĵo devenas ne de la vorto mem, sed de posta kredo aŭ konsidero pri greka religio. Tiele la koncepto de mito ne samas kun tiu de fabelo.

La melosa Venuso montras Afroditon, nome unu el la klasikaj helenaj diinoj plej konataj kaj elvokivaj por la posta kulturo jam ne kiel diaĵo sed kiel mito.

Estas du malsimilaj uzadoj por la termino mitologio nome kiel simpla kolekto de la mitoj sed ankaŭ kiel scienco kiu studas tiujn mitojn, ties signifojn, gravojn, rezultojn, evoluojn ktp., kiel grava parto de la ĝenerala kulturo. Tiele mitologio estus fako de antropologio.

Laŭ Francisko Azorín mitologio estas "Fabela historio de dioj, duondioj, diaĵoj k. mitaj herooj. Pro la tradicia simbolismo de la mitoj, artistoj k. arkeologoj devas ilin koni."[1] Li indikas etimologion el la greka mithologia, el mitho + logos (mito priskribo) kaj de tie la latina mythologia. Kaj li aldonas liston de plej konataj greko-romaj mitoj (vidu sube).[2]

Mitoj redakti

 
Toro batalas kontraŭ gigantoj: Toro estas konata mito ne apartenanta al la klasika mitologio sed al ĝermana kaj skandinava. (Mårten Eskil Winge, 1872)

La mitoj ne simple estas amaso de ĉarmaj rakontoj. Eĉ hodiaŭ, ekzemple, la grekaj mitoj estas rakontitaj spite de la delonga ruinigo de la antikvaj temploj kaj kosmologioj, ĉar la mitoj iamaniere tuŝas onian animon. Laŭ Carl Gustav Jung la mitoj malkaŝas la praŝablonojn de la kolektiva malkonscio. Laŭ J.R.R. Tolkien, la mito subkonscie komunikas verojn profundajn sub la supraĵo de la rakontoj pri la faroj de dioj kaj herooj. Al Tolkien, mito estas multe pli profunde vera ol historio; "mito" estas vorto de laŭdo, ne vorto de moko.

Ekzemple la mitoj de Faŭsto, Prometeo, Amfitriono, ktp. Tiel eĉ parolatas kiel "mitoj", akiras tian mitan gravecon modernaj personoj de la literaturo, kiel Don Juan, aŭ Arseno Lupino, de bildliteraturo, kiel Tarzano, TinĉjoAsterikso, ankaŭ ideoj aŭ politikaj bildoj.

Ĉiuokaze, la klasikaj grekaj kaj romiaj mitoj formas gravan parton de la eŭropa kulturo aŭ pli amplekse de Okcidento: en la pentrarto, skulptarto, poezio, kaj ĝenerale literaturo.

Estas multaj specoj de mitoj, laŭ la civilizacio aŭ popolo de origino;

Estas ankaŭ fantasta mitologio, ĉefe uzata en la fantastaj mezepokeskaj libroj, kiel en La Mastro de l' Ringoj.

Mitologio kaj religio redakti

 
Monto kaj vulkano Teide (Tenerife), laŭ la gŭanĉa mitologio, tiu monto estis la hejmo de Gŭaĝota, la demono.

La mitologio aperas elstare en la majoritato de la religioj kaj simile la majoritato de la mitologioj estas rilataj kun, almenaŭ, una religio.

La termino "mitologio" estas uzata plej ofte en tiu senco por referenci al religioj fonditaj de antikvaj socioj, kiel okazas ekzemple ĉe la greka mitologio, la romia mitologio kaj la nordia mitologio. Tamen, indas memori, ke, dum kelkaj personoj vidas la skandinavajn kaj keltajn diarojn kiel simple fabeloj, aliaj konsideras ilin religio (vidu ekzemple artikolon novpaganismo). Simile, tio okazas ankaŭ se analizi mitologiojn de indiĝenaj popoloj (ekzemple de popoloj de Sudameriko); tie oni povas observi lokojn en kiuj estas praktikataj indiĝenaj religioj.

Ĝenerale, multaj personoj ne konsideras la rakontojn kiuj ĉirkaŭas la devenon kaj disvolvigon de religioj, kiel kristanismo, judismo kaj islamo, kiel laŭvortaj kronikoj de realaj faktoj, sed kiel reprezentoj ĉu figuraj ĉu simbolaj de iliaj sistemoj de valoroj. Kontraste multaj kredantoj en tiuj religioj konsideras tiujn faktojn kiel vere reale okazintaj, kaj do tute ne kiel parto de mitologio. Ekzemple malmultaj fervoraj kristanoj komprenos la detalojn de la nasko de Kristo kiel mitologio, kaj same malmultaj fervoraj islamanoj komprenos la detalojn de la revelacio al Mahomedo kiel mitologio.

 
La kompleta eldono de Biblio en Esperanto aperinta en 2006.

Tiukadre, multaj personoj inter kiuj ateoj, agnostikuloj, aŭ kredantoj de kelkaj el tiuj samaj religioj, uzas la vortojn "mito" kaj "mitologio" por karakterizi, kiel falsaj aŭ almenaŭ kiel dubindaj, la historiojn kiuj aperas en unu aŭ pliaj religioj, aŭ la religiojn diferencajn el tiu kiun oni kredas. Tiel la kredantoj kiuj apartenas al la majoritato de la religioj kiuj estas aktuale praktikataj, malkonsentas aŭ eĉ koleriĝas kiam oni komprenas ties fidon kiel aro de mitoj; ĉar por tiuj, tio egalas al konsidero, ke ilia religio ests fakte mensogo, kio tute kontraŭas iliajn kredojn. Ekzemplo je tio okazas en multaj kristanaj grupoj rilate al la rakontoj de la Biblio, kiujn la kredantoj ne konsideras ĝenerale kiel mitologiaj, kaj ke oni uzas tiun terminon por referenci al ili en pejorativa senco.

Tamen, la majoritato de la personoj interkonsentas, ke ĉiu religio havas aron de mitoj kiuj disvolviĝis ĉirkaŭ iliaj religiaj skribaĵoj, ĉar en si mem la termino "mito" referencas al faktoj kiuj ne estas verigeblaj objektive kaj empirie. Tiel oni povas konsideri, ke eblas paroli pri juda mitologio, kristana mitologioislama mitologio, por referenci al mitaj elementoj kiuj ja ekzistas en tiuj kredoj, sen tuŝi aŭ minaci la verecon de la principoj de la fido aŭ de la versioj de ilia historio; krome la kredo en religio kiel io vera estas kompetenteco de la fido kaj kredo de ĉiu persono, kaj ne de la studo de la mitoj.

Ekzemplo je tio, estas la pastroj kaj rabenoj de nuntempo ene de la judaj kaj kristanaj movadoj plej liberalaj kaj malplej striktaj kaj rigidaj, krom la novpaganoj, kiuj ne sentas problemojn por akcepti, ke iliaj religiaj tekstoj enhavas mitojn. Tiukadre, ili konsideras siajn sanktajn tekstojn kiel religiaj veroj, revelaciitaj el dia inspirado, sed montritaj en la homa parolmaniero, do enhavantaj mitojn aŭ mitaĵojn, se oni volas. Eĉ tiel, kiel okazas en ĉiu medio de kredoj kaj opinioj, aliaj anstataŭe ne konsentas je tio kaj ne akceptas tiun sintenon tiom tolereman kun eksteraj ideoj.

La moderna nereligidevena mitologio redakti

 
La ringo estas simbola ikono en la mitologio kreita ĉirkaŭ la verkaro de J. R. R. Tolkien.

Kvankam normale multaj homoj rilatigas la mitologion kun antikvaj religioj aŭ kulturoj, ne ĉiam tio ĝustas. Por ekzemplo, televidserioj, libroj kaj bildliteraturo, kaj rolludoj inter aliaj, sukcesas formi propran fikcian universon; ili akiras mitologiajn komponantojn tre gravajn kiuj foje eĉ povas rezulti en profundaj kaj komplikaj filozofiaj sistemoj. Elstara ekzemplo je tiu tipo de mitologio estas tiu disvolvigita de J. R. R. Tolkien en siaj libroj Silmariliono kaj La Mastro de l' Ringoj, inter aliaj verkoj, kiujn li mem nomis legendarium (nome legendaro aŭ mitologio), aŭ La Mitoj de Cthulhu, kiuj aperas el la unuigo de la romanoj de H. P. Lovecraft kaj lia cirklo. Tiuj lastaj klarigas la tutan universon elirante el nekonata fiziko (ĉar oni supozas, ke la homa kompreno de la universo kaj de la sciencoj baziĝas sur eraraj premisoj), kaj el la neekzistado de Dio; ĉar kreitaĵoj de trans la homa kompreno vivas en la universo ekde la pratempo. Laŭ tio, la homaro estas simpla polvero negrava por ili. Al la homa kompreno ili estas kvazaŭ dioj, nome prauloj, kaj la plej povaj el ili estas eksteraj dioj kaj arketipaj dioj.

Aliaj ekzemploj menciindas estas la fikciaj mondoj kreitaj de la romanoj de Dragonlance, la serio Star Trek, la filmoj de Star Wars, aŭ la mangao Saint Seiya.

Kelkaj kritikistoj opinias, ke pro la fakto ke la ĉefaj roluloj kaj la cikloj de historioj de la modernaj rakontoj ne estas de publika havaĵo, la leĝoj pri aŭtorrajtoj malhelpas al sendependaj aŭtoroj pluigi ciklojn de tiuj nuntempaj historioj, evitante, ke tiuj sagaoj de roluloj kunhavu kelkajn el la esencaj karakteroj de la mitologioj; almenaŭ, ĝis okazu la limdato de aŭtorrajtoj kaj tiu enhavo iĝas de publika havaĵo. Spite tion, la posedantoj de la aŭtorrajtoj foje pluigas la historiojn fare de aliaj aŭtoroj, kiel okazis ĉe roluloj kiel Tarzano kaj la romanoj de Konan el Cimmerio (origine de Robert E. Howard) de L. Sprague de Camp, aŭ la bildliteraturo de superherooj, la plej parto el ili havis dekojn da aŭtoroj.

Signifoj en la Antikva Grekio redakti

 
Homero priskribita en la Nurenberga Kroniko de 1493. Eble Homero estis la unua kiu uzis la vorton "mito".

La termino μῦθος (mȳthos) aperas jam en la verkoj de Homero kaj de aliaj poetoj de la epoko de Homero, en kiuj la termino havis variajn signifojn: 'konversacion', 'rakonto', 'diskurso', 'fabelo', 'historio' kaj 'vorto'.[3] Tre simile al la rilata termino λόγος (logos), mythos esprimas ĉion kio povas esti havigita pere de vortoj. Tiu du terminoj kontrastas kun la greklingva radiko ἔργον (ergon, 'ago', 'verko' aŭ 'laboro'). Tamen, la termino mythos malhavas eksplicitan distingon inter veraj kaj falsaj rakontoj.[3]

En la kunteksto de la antikvgreka teatro, la termino mito estis uzita por referenci al la rakonto, la intrigo kaj la historio de teatraĵo. Laŭ David Wiles, la greka termino mythos tiuepoko kovris kompletan gamon de diferencaj signifoj, ekde evidentaj falsaĵoj ĝis historioj kun religia kaj simbola enhavo.[4] Laŭ la filozofo Aristotelo (384–322 a.K.), la spirito de teatraĵo estis ties mito.[4] La termino mythos estis uzata ankaŭ por la materialo kiu utilis kiel fonto de la greka tragedio. La tragediverkistoj de tiu epoko povis inspiriĝi en la greka mitologio, nome aro de "tradiciaj historioj" kiuj referencis al dioj kaj herooj.

Tamen David Wiles ankaŭ observis, ke la modernaj konceptoj pri la greka tragedio povas esti erarigaj. Oni pensas ofte, ke la antikvaj komponantoj de la publiko jam estis familiarigitaj kun la mitoj, kaj konsekvence post difinita sceno ili povis antaŭvidi la rezulton de la verko. Sed oni ne esperis, ke la grekaj dramaturgoj reproduktu fidele la tradiciajn mitojn kiam adapti ilin al la scenejo. Tute male, ili estis rekreante la mitojn kaj produktante novajn versiojn.[4] Verkistoj kiel Eŭripido (ĉ. 480–406 a.K.) fifis en suspenso por emociigi sian publikon. En unu el liaj teatraĵoj, Merope klopodis mortigi la murdiston de sia filo per hakilo, nescianta, ke fakte la koncerna viro estas reale ŝia filo. Laŭ iama priskribo de la reagoj de la publiko al tiu teatraĵo, la publikanoj estis reale malcertaj ĉu ŝi vere mortigos sian filon aŭ estos akurate haltigita. En la dubo ili stariĝis terurigitaj kaj okazigis tumulton.[4]

 
Heraklo mortiganta Akeloon. La grekoj estis familiarigitaj kun la rakontoj de herooj, sed ne povis esti certaj pri la preciza detalaro de la diversaj versioj.

David Wiles indikis, ke la tradiciaj mitoj de la Antikva Grekio estis principe parto de parola tradicio. La tiuepokaj grekoj apartenis al klera kulturo sed ili ne produktis sanktajn religiajn tekstojn. Ne estis definitivaj aŭ rajtigitaj versioj de la mitoj registritaj en oficialaj tekstoj kaj konservitaj por ĉiame en netuŝebla formo. Anstataŭe, cirkulis multaj variantoj de mitoj. Tiuj variantoj estis adaptitaj al kantoj, dancoj, poezio kaj vidaj artoj. La prezentantoj de mitoj povis libere remodeligi ties originan materialon por nova verko, adaptante ĝin al la necesoj de nova publiko aŭ kiel reago al nova situacio.[5]

La infanoj de la Antikva Grekio estis familiarigitaj kun la tradiciaj mitoj ekde frua aĝo. Laŭ la filozofo Platono (ĉ. 428–347 a.K.), la patrinoj kaj zorgantinoj rakontis mitojn kaj historiojn al la zorgitaj infanoj: David Wiles priskribas tion kiel stokejo de la mitologia tradicio.[5]

Bruce Lincoln atentigis pri la ŝajna signifo de la terminoj "mitos" kaj "logos" en la verkoj de Heziodo. En Teogonio, Heziodo atribuas al la Muzoj la kapablon kaj proklami verojn kaj rakonti verecajn falsaĵojn (tio estas, falsaĵojn kiuj ŝajnu realaĵoj). La verbo uzita por rakonti la falsaĵojn en la teksto estas legein, kiu estas asocia etimologie kun logos. Estas du variantoj en la tradicio de la manuskripto por la verbo uzita por proklami verojn. Unu varianto uzas gerusasthai, sum alia mythesasthai. Tiu lasta estas formo de la verbo mytheomai ('paroli', 'rakonti'), kiu estas etimologie asocia kun la mito. En Laboroj kaj tagoj, Heziodo priskribas sian disputon kun sia frato Perses. Li ankaŭ anoncas al siaj legantoj sian intencon diri verajn aferojn al sia frato. La verbo uzata por diri veron estas mythesaimen, alia formo de mytheomai.[6]

Interpretoj redakti

Interpretoj de la mitoj en la 19-a jarcento redakti

 
Muroj en la restaĵoj de Trojo. Tiuj malkovroj modifis la konsiderojn de mitoj kaj okazigis longan polemikon pri ties historieco.

Dum la 19-a jarcento, la plej gravaj interpretoj de mitoj estis la jenaj:

  • Historiismo: la mitoj estu konsiderataj realaj historioj modifitaj kaj ŝanĝitaj pro la tempopaso. La mito kiel historia fakto rezultis en historioj de urboj. Tiel, Schliemann, malkovris Trojon, ĉar li kredis, ke la poemoj de Homero estaas verenhavaj, same kiel la urboj kiujn oni mencias en ili. Aliflanke, fakuloj kiel Gilbert Pilot, Victor Berard kaj poste Fernando Jaume Saura en "Los viajes de Ulises" establis la supozitan realan itineron rakontitan en la Odiseado, el Trojo ĝis Itako.
  • Alegoriismo: la mito kiel formo esprimi konceptojn kaj realojn per poezia formo. Tiu teorio estis heredita de la Renesanco. Tiu kiu havis pli da influo estais la natura alegorio; tiu referencas al la lukto inter la dioj de la naturaj fenomenoj.
  • Kompara mitologio: disvolvigita de Max Müller, profesoro de la Universitato de Oksfordo kiu en 1856 publikigis la verkon “Comparative Mythology”. En la 19-a jarcento oni alvenis al grandaj atingoj en la areo de la kompara gramatiko, oni disvolvis la studon de la antikvaj lingvoj (sanskrita, latina kaj greka) kaj oni alvenis al la konkludon ke ĉiuj derivatas el sama lingva trunko, nome la hindeŭropa. Oni kredas, ke la mitologio estas klarigebla tra la sciencoj pri lingvo, ĉar ankaŭ la hindeŭropaj dioj montras ioman rilaton. La diaĵoj de la eŭropaj popoloj estas ĉielaj diaĵoj, kaj la etimologio klarigas la primitivan sencon de ties origino, ĉar tiuj aperas nomante la atmosferajn fenomenojn, al kiuj oni atribuas personigon, homigante ilin dekomence por poste rakonti legendojn el ili, kaj finfine oni diigas ilin.
  • Evoluismo: kiu konsideras la kulturan evoluon de la mitologio kiel akso de la historia, socia kaj filozofia procezoj. Tio plej primitiva estus animismo, de tie oni evoluas al plurdiismo (la ŝtupo sur kiu estus la greka mitologio) por alveni finfine al unudiismo. Komence de la 20-a jarcento aperis grava antropologia verko, nome “The Golden Bough”, “La ora branĉo” de James George Frazer, en kiu estas ankaŭ enhavo pri mitologio, kaj tiukadre la evoluo okazinta estus magio, religio kaj scienco. Per magio oni referencus al la intenco kontroli la faktojn de la naturo pere de precizaj ritoj kaj proceduroj: tiu estus la punkto en kiu estus la greka mitologio. Tamen dum la evoluo de la propra civilizo de Antikva Grekio tiu mitologio povus iĝi vere religio en la senco ke homoj sentis personan rilaton al la diaj entoj. Krome ankaŭ la scienco malfermis sian vojon en la helena civilizo, pro kio estus plenumita la tuta kultura evoluo.

Interpretoj de la mitoj en la 20-a jarcento redakti

En la 20-a jarcento la tendencoj por klarigi la mitologio estas jenaj:

 
Fernand Khnopff: La Kareso. Simbolismo estas moderna maniero de mitologio.
  • Simbolismo: la mito estas, antaŭ ĉio, formo esprimi, kompreni kaj senti la mondon kaj la vivon, diference disde kiel farus ĝin la logiko. La mito havas lingvaĵon plej emocian kaj plenan de bildoj kaj simboloj kiuj esprimas ion kio ne estas tradukebla al ĉiutaga lingvaĵo. La bildoj de la mita pensaro ne estas direktita al la kompreno, sed al la fantasto kaj al la sentiveco; pro tio ili havas esprimforton netradukebla. Oni faris ankaŭ interpretojn el kampo de la psikologio: Sigmund Freud kaj Carl Jung asertis, ke la bildoj de la sonĝoj estas esprimo de la nekonscio.
  • Funkciismo: la tendenco kiu valoras la socian funkcion kiun la mitologio plenumas en la ĉiutaga vivo. La senco de la mito estas fundamenta por esprimi la tradiciajn uzojn kaj la normojn de kunvivado, al kiuj havigas rakontan justigon rajtigitan de la tradicio kaj akceptita de ĉiuj.
  • Nova kompara mitologio: tiu rigardo eliras ankaŭ el la komparo inter la hindeŭropaj popoloj, sed ne el la vidpunkto de la lingvoj, sed de la sciaj strukturoj. Tiu fako observas, ke en tiuj kuntekstoj survivas konstanta ideologia strukturo. Estas ĝeneralaj konsidero kaj klasigo de la socio en tri grupoj, el kiuj ĉiu havas propran funkcion. Unua grupo estas konstituita de pastroj kaj estroj, kun magia kaj jura suverenecoj; alia grupo estas la militistoj, kiuj havas la fizikan forton, kaj laste la laboristoj, grupo al kiu apartenas la fekundeco kaj la laboremo. La mitoj de la hindeŭropaj popoloj respegulas tiun hierarkian strukturon; estas teorio kiu ankoraŭ havas multajn sekvantojn, kvankam ĝi aperis tiom frue kiom jam en 1920, fare de Georges Dumézil.
 
Usona laboristo de komenco de la 20-a jarcento. Tradicia bildo de laboro. Laboro, laboristoj kaj laborista movado estas mitoj de la 20-a jarcento kaj ankoraŭ dum la 21-a jarcento. Oni komparu tiun bildon kun famaj bildoj de la filmo Modern Times de Charlie Chaplin.
  • Strukturismo: oni komprenas, ke sub ŝajna rakonto, la mito revelacias signifojn en sia profunda strukturo kiuj ripetiĝas en multaj okazoj. La analizo starigas tri ĉefajn aspektojn: la rekono de la utileco de la historia specifa informaro, la sistema esplorado de la mitaj temoj kaj ilia loko en la kulturo, la pensaro kaj la ideologio; kaj la kunfronto inter mito kaj rito.
  • Eklektikisma tendenco: nome la plej nuntempa tendenco, kiu resume eksponas, ke tio karaktera de la mito estas ĝia ekzempligo, nome la aparteno al la mondo de la memoroj, esti io kiu estas rakontata kaj akceptata kolektive kaj estas en la tradicioj de la popolo. La distanco for el la logos estas la indikilo de tiuj rakontoj.

Interpretoj de la mitoj en la 21-a jarcento redakti

Spite la fakton ke multaj el la jam cititaj interpretoj plu validas nuntempe, en la 21-a jarcento aperis la nomita "kultura mitokritiko" kiel nova konsidero de la fako fare de fakuloj inter kiuj la literaturteoriisto José Manuel Losada.

La kultura mitokritiko zorgas pri la disvolvigo de epistemologio kiu ebligas la komprenon kaj klarigon de realo imagita kaj tutmonda, voje al plej ampleksa kompreno de la nuntempa kulturo. Tiu fako estas rezulto de la jenaj hermeneŭtaj premisoj:

  1. Eblas fari aŭtentan mitokritiko nur ekster ideologiaj antaŭjuĝoj.
  2. La mitokritiko postulas la dekomencan akcepton de aparta difino de la mito en ĉiu partikulara studo.
  3. La saĝeco sentiala kaj la espekulativeco ekster la kunteksto malutilas al la mitokritiko.
  4. La katalogigo de ĉiu mito en mitokritika tipologio estas garantio de kohera difino.
  5. Ajna studo pri mito devas esti, nepre necese, de interfaka naturo.[7][8]

Konsekvence kun tiu lasta premiso, la mitokritiko, sen abandoni la analizon de la imagara simbolismo, povus eniri al ajna kultura manifestigo. Tiu nova mitokritiko zorgas pri la studo de la mitaj manifestigoj en kampoj tiom ampleksaj kiom literaturo, kino kaj televido, teatro, skulptarto, pentrarto, videoludoj, muziko, danco, ĵurnalismo, Interreto kaj pluaj rimedoj de kultura kaj arta manifestigo.

Fantaziaj estuloj redakti

 
Feo
anĝeloj - ciklopoj - demonoj - diabloj - drakoj - elfoj - fantomoj - faŭnoj - feoj - dioj - gigantoj - gnomoj - ĝinoj - hobitoj - koboldoj - lupfantomoj - nimfoj - pegazoj - rusalkoj - sacioj - satiroj - silfoj - unukornuloj - vampiroj

Aŭtoroj redakti

Apuleo - Homero - Ovidio - Tolkien

Listo de dioj, duondioj, roluloj kaj herooj redakti

Greko-romanaj dimitoj redakti

Francisko Azorín listigas plej konatajn greko-romajn mitojn.[9] Jen ili kun la mita senco:

 
Mozaiko de Neptuno(Museo Archeologico Regionale Antonio Salinas, Palermo).
  • Zeŭso.- Jupitro.------------diopatro, ĉielo.
  • Hera.- Junona.-------------diopatro edzino, aero.
  • Posejdo.- Neptuno.--------marestro, akvo.
  • Demetra.- Cerera.---------terpatrino, kamparo.
  • Apolo.- Febo.---------------suno.
  • Artemisa.- Diana.-----------luno.
  • Hefisto.- Vulkano.----------subtera fajro.
  • Atena.- Minerva.------------arto, saĝo, aŭroro.
  • Areso.- Marso.--------------milito.
  • Afrodita.- Venera.-----------belo, volupto.
  • Hermeso.- Merkuro.---------komerco, kuriero.
  • Hestia.- Vesta.--------------hejma fajro.
 
Saturno manĝas sian filon, 1638-a pentraĵo de Petro Paŭlo Rubens.
  • Kronoso.- Saturno.---------pratempo.
  • Dioniso.- Bakho.------------vino.
  • Hadeso.- Pluto.-------------subterestro.
  • Cibela.- Rea.-----------------dipatrino, tero.
  • Persefona.- Proserpino.----infera diino.
  • Eroso.- Amoro.- Kupido.----voluptamo.
 
"Amoro venkas ĉion" (Amor Vincit Omnia, 1602)
Michelangelo Caravaggio.
 
Orfeo en romia mozaiko.
  • Jano.----------------------------pordofeo, dufaca dio.
  • Semela.- Konsiva.-----------grenkampo.
  • Libeno.- Libero.--------------vinverŝanto.
  • Pano.- Faŭno.- Silvano.----kamparestro, arbarestro.
  • Heba.- Juventa.---------------bela juno.
  • Eoso.- Aŭroro.-----------------matenbrilo.
  • Leta.- Letona.-----------------nokto, forgeso.
  • Erinja.- Furia.-----------------venĝo.
  • Erisa.- Diskordia.-----------malkonkordo.
  • Lamia.- Larva.---------------sangosuĉo.
  • Gea.- Tella.-------------------tero.
  • Urano.- Orfeo.---------------artkanto, ĥorfeo.
  • Priapo.- Mutuno.-------------peniso, virilo.
  • Kero.- Fatumo.---------------fatalo, destino, sorto.
  • Palada.- Duelona.------------milito diino, duelino.
  • Erebo.- Tartaro.---------------subterejo, infero.
  • Mnemosino.-------------------memoro.
  • Flora.---------------------------florfeino.
  • Eolo.----------------------------ventodio, aerfeo.
  • Sileno.------------------------Bakho-kunulo.
  • Irida.---------------------------ĉielarko.
  • Maia.--------------------------patrino de Merkuro.
  • Prometeo.----------------------prametio, fajrarto.
  • Ciklopoj.----------------------eguloj, gigantoj.
  • Titano.------------------------fajro, forteguloj.
  • Kabiroj.-----------------------subterfeoj.
  • Centaŭroj.---------------------ĉevalhomoj.
  • Glaŭko.------------------------marverda brilo.
  • Himeno.------------------------edziĝo.
  • Herkuleso.---------------------heroulo, fortegulo.
  • Nimfoj.------------------------ondinoj, akvofeinoj.
  • Tifono.------------------------mallumo, dezerto.
  • Cerbero.-----------------------infera hundo, gardisto.
  • Harpioj.-----------------------rabobirdoj.
  • Gorgonoj.----------------------terurego.
  • Nemesida.----------------------venĝo.
  • Penatoj.-----------------------hejmo feoj, prauloj.
  • Eskulapo.----------------------kuracestro.

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 140.
  2. Azorín, samloke.
  3. 3,0 3,1 Anderson (2004), p. 61
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Wiles (2000), pp. 5–6
  5. 5,0 5,1 Wiles (2000), p. 12
  6. Lincoln (1999), pp. 3–5
  7. Losada, José Manuel (2010). «Por una mitocrítica abierta: teoría, método y significado». En J.M. Losada, eld. Mito y mundo contemporáneo. Bari: Levante Editori. pp. 9-24. ISBN 978-88-7949-547-9.
  8. Losada, José Manuel (2015). «Tipología de los mitos modernos». En J.M. Losada, eld. Nuevas formas del mito. Berlín: Logos Verlag. pp. 187-221. ISBN 978-3-8325-4040-1.
  9. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 140-141.

Literaturo redakti

Gazetoj
Libroj
  • Armstrong, Karen. "A Short History of Myth". Knopf Canada, 2006.
  • Bascom, William. "The Forms of Folklore: Prose Narratives". 'Sacred Narrative: Readings in the Theory of Myth. Ed. Alan Dundes. Berkeley: University of California Press, 1984. 5–29.
  • Bulfinch, Thomas. Bulfinch's Mythology. Whitefish: Kessinger, 2004.
  • Campbell, Joseph. "The Power of Myth". New York: Doubleday, 1988.
  • Doty, William. Myth: A Handbook. Westport: Greenwood, 2004.
  • Dundes, Alan. "Binary Opposition in Myth: The Propp/Levi-Strauss Debate in Retrospect". Western Folklore 56 (Winter, 1997): 39–50.
  • Dundes, Alan. Introduction. Sacred Narrative: Readings in the Theory of Myth. Ed. Alan Dundes. Berkeley: University of California Press, 1984. 1–3.
  • Dunes, Alan. "Madness in Method Plus a Plea for Projective Inversion in Myth". Myth and Method. Ed. Laurie Patton and Wendy Doniger. Charlottesville: University of Virginia Press, 1996.
  • Eliade, Mircea. Myth and Reality. Trans. Willard R. Trask. New York: Harper & Row, 1963.
  • Eliade, Mircea. Myths, Dreams and Mysteries. Trans. Philip Mairet. New York: Harper & Row, 1967.
  • "Euhemerism". The Concise Oxford Dictionary of World Religions. Ed. John Bowker. Oxford University Press, 2000. Oxford Reference Online. Oxford University Press. UC – Berkeley Library. 20 March 2009 .
  • Fabiani, Paolo "The Philosophy of the Imagination in Vico and Malebranche". F.U.P. (Florence UP), anglalingva eldono 2009. Arkivigite je 2011-05-12 per la retarkivo Wayback Machine PDF
  • Frankfort, Henri, et al. The Intellectual Adventure of Ancient Man: An Essay on Speculative Thought in the Ancient Near East. Chicago:University of Chicago Press, 1977.
  • Frazer, James. The Golden Bough. New York: Macmillan, 1922.
  • Graf, Fritz. Greek Mythology. Trans. Thomas Marier. Baltimore: Johns Hopkins University Press, 1993.
  • Honko, Lauri. "The Problem of Defining Myth". Sacred Narrative: Readings in the Theory of Myth. Eld. Alan Dundes. Berkeley: University of California Press, 1984. 41–52.
  • Kirk, G.S. Myth: Its Meaning and Functions in Ancient and Other Cultures. Berkeley: Cambridge University Press, 1973.
  • Kirk, G.S. "On Defining Myths". Sacred Narrative: Readings in the Theory of Myth. Ed. Alan Dundes. Berkeley: University of California Press, 1984. 53–61.
  • Leonard, Scott. "The History of Mythology: Part I". Scott A. Leonard's Home Page. August 2007.Youngstown State University Arkivigite je 2012-12-27 per la retarkivo Wayback Machine, 17 November 2009
  • Littleton, Covington. The New Comparative Mythology: An Anthropological Assessment of the Theories of Georges Dumezil. Berkeley: University of California Press, 1973.
  • Meletinsky, Elea. The Poetics of Myth. Trans. Guy Lanoue and Alexandre Sadetsky. New York: Routledge, 2000.
  • "myth." Encyclopædia Britannica. 2009. Encyclopædia Britannica Online, 21 March 2009
  • "myths". A Dictionary of English Folklore. Jacqueline Simpson and Steve Roud. Oxford University Press, 2000. Oxford Reference Online. Oxford University Press. UC – Berkeley Library. 20 March 2009 Oxfordreference.com
  • Northup, Lesley. "Myth-Placed Priorities: Religion and the Study of Myth". Religious Studies Review 32.1(2006): 5–10.
  • O'Flaherty, Wendy. Hindu Myths: A Sourcebook. London: Penguin, 1975.
  • Pettazzoni, Raffaele. "The Truth of Myth". Sacred Narrative: Readings in the Theory of Myth. Ed. Alan Dundes. Berkeley: University of California Press, 1984. 98–109.
  • Segal, Robert. Myth: A Very Short Introduction. Oxford: Oxford UP, 2004.
  • Simpson, Michael. Introduction. Apollodorus. Gods and Heroes of the Greeks. Trans. Michael Simpson. Amherst: University of Massachusetts Press, 1976. 1–9.
  • Singer, Irving. "Introduction: Philosophical Dimensions of Myth and Cinema." Cinematic Mythmaking: Philosophy in Film. Cambridge, Massachusetts, United States: MIT Press Books, 2008. 3–6. Web. 23 Oct. 2011.
  • Indick, William. "Classical Heroes in Modern Movies: Mythological Patterns of the Superhero." Journal of Media Psychology 9.3 (2004): 93–95. York University Libraries. Web.
  • Koven, Mikel J. "Folklore Studies and Popular Film and Television: a Necessary Critical Survey." Journal of American Folklore 116.460 (2003): 176–195. Print.
  • Olson, Eric L.. Great Expectations: the Role of Myth in 1980s Films with Child Heroes (PDF). Virginia Polytechnic Scholarly Library. Virginia Polytechnic Institute And State University (2011-05-03). Alirita 2011-10-24.
  • Matira, Lopamundra. "Children's Oral Literature and Modern Mass Media." Indian Folklore Research Journal 5.8 (2008): 55–57. Print.
  • Cormer, John. "Narrative." Critical Ideas in Television Studies. New York, United States: Charendon Press, 2007. 47–59. Print.
Faka bibliografio
  • Stefan Arvidsson, Aryan Idols. Indo-European Mythology as Ideology and Science, University of Chicago Press, 2006. ISBN 0-226-02860-7
  • Roland Barthes, Mythologie (1957)
  • Kees W. Bolle, The Freedom of Man in Myth. Vanderbilt University Press, 1968.
  • Richard Bŭton. The Complete World of Greek Mythology. London: Thames & Hudson, 2004.
  • E. Csapo, Theories of Mythology (2005)
  • Edith Hamilton, Mythology (1998)
  • Graves, Robert. "Introduction." New Larousse Encyclopedia of Mythology. Trans. Richard Aldington and Delano Ames. London: Hamlyn, 1968. v–viii.
  • Joseph Campbell
    • The Hero with a Thousand Faces. Princeton University Press, 1949.
    • Flight of the Wild Gander: Explorations in the Mythological Dimension: Select Essays 1944–1968 New World Library, 3rd ed. (2002), ISBN 978-1-57731-210-9.
    • The Power of Myth. Doubleday, 1988, ISBN 0-385-24773-7.
    • Thou Art That. New World Library, 2001, ISBN 1-57731-202-3
  • Mircea Eliade
    • Cosmos and History: The Myth of the Eternal Return. Princeton University Press, 1954.
    • The Sacred and the Profane: The Nature of Religion. Trans. Willard R. Trask. NY: Harper & Row, 1961.
  • Louis Herbert Gray [eld.], The Mythology of All Races, in 12 vols., 1916.
  • Lucien Lévy-Bruhl
    • Mental Functions in Primitive Societies (1910)
    • Primitive Mentality (1922)
    • The Soul of the Primitive (1928)
    • The Supernatural and the Nature of the Primitive Mind (1931)
    • Primitive Mythology (1935)
    • The Mystic Experience and Primitive Symbolism (1938)
  • Charles H. Long, Alpha: The Myths of Creation. George Braziller, 1963.
  • O'Flaherty, Wendy. Hindu Myths: A Sourcebook. London: Penguin, 1975.
  • Barry B. Powell, Classical Myth, 5a eldono, Prentice-Hall.
  • Santillana and Von Dechend (1969, 1992 re-issue). Hamlet's Mill: An Essay Investigating the Origins of Human Knowledge And Its Transmission Through Myth, Harvard University Press. ISBN 0-87923-215-3.
  • Isabelle Loring Wallace kaj Jennie Hirsh, Contemporary Art and Classical Myth. Farnham: Ashgate (2011), ISBN 978-0-7546-6974-6
  • Walker, Steven F. kaj Segal, Robert A., Jung and the Jungians on Myth: An Introduction, Theorists of Myth, Routledge (1996), ISBN 978-0-8153-2259-7.
  • Vanda Zajko kaj Miriam Leonard, Lauphing with Medusa. Oxford: Oxford `University Press (2006), ISBN 978-0-19-923794-4.
  • Zong, In-Sob. Folk Tales from Korea. 3rd ed. Elizabeth: Hollym, 1989.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti