Mitridato la 6-a de Ponto

antikva reganto

Mitridato la 6-a de Ponto (greke Μιθριδάτης) el la malnovpersa Mithradatha, "donaco de Mitrao"; naskiĝis en 134 kaj mortis en 63 antaŭ nia erao, ankaŭ konata kiel "Mitridato la Granda" kaj Eupator Dionysius. Li estis reĝo de Ponto kaj Armenia Minor en pli norda Anatolio (nun en Turkio) de proksimume 119 ĝis 63 antaŭ nia erao.

Mitridato la 6-a de Ponto
Persona informo
Μιθραδάτης Στ' Εὐπάτωρ
Naskiĝo
en Sinop
Morto
en Bospora Imperio
Mortis pro sinmortigo vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Reĝlando Ponto vd
Familio
Dinastio Mitridatida Dinastio vd
Patro Mithridates V of Pontus vd
Patrino Laodice VI vd
Gefratoj Laodikeo de Kapadocio • Mithridates Chrestus • Laodice • Nysa vd
Edz(in)o Laodice • Monime • Hypsicratea • Berenice of Chios • Stratonice of Pontus vd
Amkunulo Adobogiona the Elder vd
Infanoj Pharnaces II of Pontus • Mithridates of Colchis • Kleopatra de Ponto • Arcathius • Machares • Mithridates I of the Bosporus • Drypetina • Ariarathes IX of Cappadocia • Adobogiona the Younger • Athenais Philostorgos II • Nysa • Xiphares • Orsabaris • Xerxes of Pontus • Eupatra • Cleopatra the Younger vd
Profesio
Okupo militestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Busto de Mitridato la 6-a

En sia junaĝo, post la murdo de sia patro Mithridato la 5-a en 120 antaŭ nia erao, Mitridato laŭdire vivis en sovaĝa regiono dum sep jaroj, submetante sin al severaj kondiĉoj . Dum tie kaj post sia surtroniĝo, li kultivis imunecon al venenoj regule konsumante submortigajn dozojn da venenoj, precipe la arsenikon, kiu mortigis lian patron.

Mitridato estis reĝo de persa origino, kaj asertis deveni de la reĝo Dario la Granda. Mitridato estas memorita kiel unu el la plej grandaj malamikoj de Romo, kiu dungis tri el la plej eminentaj generaloj de la forpasinta Romia Respubliko dum la Mitridataj Militoj: Lucio Kornelio Sulao, Lucio Lucinio Lukulo, kaj Pompeo.

Laŭ Apiano, timante esti transdonita al la romianoj, li tiam provis fari memmortigon absorbante venenon. Aŭ la kvanto estis tro malalta ĉar li partumis la venenon kun du el siaj filinoj, aŭ la reĝo fariĝis imuna prenante malgrandajn kvantojn da veneno ekde longa tempo, li malsukcesis. Pro tia vana provo, li ĵetis sin sur sian glavon, li tiam serĉis la helpon de galatian korpogardisto, kiu finis lin for. Li estis anbalzamigita kaj poste entombigita en Sinop, sia naskiĝurbo.

Vidu ankaŭ redakti

Noto redakti

La esprimo mitridatismo (la principo konsumadi kreskantajn dozojn da toksa produkto por supozeble akiri sensentemon aŭ reziston al ĝi) estas rekte derivita de Mitridato la 6-a.