Mitsubishi

Mitsubishi (per japanaj karaktroj 三菱, laŭ la japanaj vortoj "micu" kaj "hiŝi", laŭvorte "tri romboj" - la kompaniara emblemo, en esperantlingva latinliterigo principe Micubiŝi, sed tiu formo ne estas ofte uzata eĉ en esperantlingvaj tekstoj) estas japana ekonomia grupiĝo de pluraj sendependaj entreprenoj (Keiretsu): Sub ĝia tegmento grupiĝas pli ol 200 diversaj entreprenoj, konzernoj, fondaĵoj kaj pliaj organizaĵoj, kiu agas interalie en aŭtomobila industrio, elektrotekniko, kemia industrio, farmacio, grafika kaj papera industrioj, peza industrio, bankaro, komerco kaj minado. Tiu ekonomia formo ekestis post la Dua mondmilito, kiam sub politika premo devis dispartiĝi la antaŭa konzernego Mitsubishi.

Mitsubishi (japane 三菱)
Mitsubishi (japane 三菱)
konglomerita firmao • privata firmaonegoco • ĉeno de benzinejoj vd
Dum 1870 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Mitsubishi zaibatsu
Jura formo ekonomia grupiĝo de pluraj sendependaj entreprenoj (Keiretsu)
Fondita 1870, kiel konzerno
Fondintoj Iwasaki Yatarō vd
Sidejo Japanio
Lando Japanio
Estr(ar)o Takehiko Kakiuchi • Ken Kobayashi
Dungitoj 350 000 (stato: 2010)
Agokampo aŭtomobila industrio, elektrotekniko, kemia industrio, farmacio, grafika kaj papera industrioj, peza industrio, bankaro, komerco, minado ktp.
Ekspluatomekanika inĝenierartotelekomunikado • financaj servoj • asekuro • konstruado • real estate development • konstruo
filiaj kompanioj AGC • Kirin Holdings • Mitsubishi Electric • Mitsubishi Estate • Mitsubishi Heavy Industries • Mitsubishi Logistics • Mitsubishi Materials • Mitsubishi Motors • Mitsubishi Paper Mills • Mitsubishi UFJ Financial Group • Nikon • Nippon Yusen • Mitsubishi Corporation • Mitsubishi Steel • Mitsubishi Chemical Holdings • Mitsubishi Aluminum Co. • Mitsubishi Kakoki vd
Posedataj kompanioj Rockefeller Center • Mitsubishi Corporation • AGC • Nikon • Kirin Brewery Company, Limited • Sakhalin Energy • Princes • Tooheys Brewery vd
TTT www.mitsubishi.com
vdr

Kvankam la plej multaj el iuj membraj entreprenoj uzas la nomon Mitsubishi kaj uzas ties emblemon, ili estas ekonomie sendependaj organizaĵoj.

Konzerna emblemo redakti

La nomo "Mitsubishi", laŭ angla literliterigo, referas al la konzerna emblemo, kaj estas kombinaĵo el la vortoj "mitsu" (tri) kaj "hiŝi" (rombo). Origine la vorto "hiŝi" fakte signifas la planton trapo, sed laŭ la formo de la trapaj "nuksoj", ankaŭ nomataj "akvonuksoj" aŭ "akvokaŝtanoj", abstraktigite ankaŭ ricevis la signifon de rombo. La ofte uzata traduko "tri diamantoj" estas same ebla, sed enhave multe pli libera, traduko, pere de la angla lingvo, en kiu "diamond shaped", "diamantoforme", ankaŭ havas la signifon de la geometria formo rombo.

Historio redakti

En 1870 la entreprenisto Iŭasaki Jatarō per tri luitaj vaporŝipoj fondis kompanion de ŝipa komerco. La firmaan nomon "Mitsubiŝi" li uzis ekde la jaro 1873. En la sekvaj jaroj aldoniĝis pliaj 30 ŝipoj, kaj la firmao ankaŭ aĉetis entreprenojn pri minado kaj ŝipkonstruado. En pliaj jaroj la firmao, daŭre gvidata fare de la familio Iŭasaki, iĝis konzerneco de pli ol 70 ekonomiaj kompanioj respektive societoj, kaj plivastigis la agadon ankaŭ al bankado, komerco de konsumaj varoj kaj de nemoveblaĵoj.

En la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj la konzernego estis inter la gvidaj produktejoj de armiloj por la japana armeo. Interalie famiĝis la armea aviadilo Mitsubishi A6M. Ĝis la jaro 1945 la konzernego kreskis ĝis pli ol 200 membraj kompanioj.

Post la fino de la Dua Mondmilito la usonaj okupaj instancoj, administrantaj Japanion, postulis dispartigon de la konzernego en plurajn unuopajn entreprenojn, kiuj estu ĉiurilate sendependaj, sed rajtas pluuzi la komunan emblemon kaj nomon.

Eksteraj ligiloj redakti