Mitteldeutscher Rundfunk

aŭtonoma ŝtata radiostacio kaj televida sendostacio por la federaciaj landoj Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio

Mitteldeutscher Rundfunk (mallongigo: MDR, laŭvorte: Mezgermana Radio) estas aŭtonoma ŝtata radiostacio kaj televida sendostacio por la federaciaj landoj Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio kun centra oficejo en Lepsiko kaj pluraj filioj en aliaj urboj de la tri federaciaj landoj. Krome ĝi estas membro de ARD. Inter la tie unuigitaj landaj programoj, MDR estas la kvina plej granda.

Mitteldeutscher Rundfunk
Mitteldeutscher Rundfunk
German public state broadcaster • produkta kompanio vd
Dum 1991 - nekonata/nuntempe
Jura formo institucio de publika juro
Sidejo Leipzig
Lando Germanio
Agokampo dissenda televido
Posedataj kompanioj ARD • Bavaria Film • MDR Schlagerwelt vd
TTT Oficiala retejo
vdr
La MDR-ĉefsidejo en Lepsiko.

Historio redakti

Antaŭinta organizo estis la en la 1924-a jaro fondita akcia kompanio Mitteldeutsche Rundfunk, antaŭe privata poste duonŝtata entrepreno. Ĝi estis ŝtatitiga komplete en 1933 kaj ŝanĝis la nomon al Mitteldeutsche Rundfunk S.R.L., en 1934 al Reichssender Leipzig. De 1945 ĝis 1952 ĝi nomiĝis Landessender Leipzig/Mitteldeutscher Rundfunk; post la centraligo de GDR-televido ĝi ĉesis ekzisti.

Post la Germana reunuiĝo naskiĝis por mallonga tempo tri malsamaj sendostacioj en la menciitaj, nove kreitaj federaciaj landoj, kies programofertantoj kunfandiĝis en 1991 kaj iĝis finfine Mitteldeutscher Rundfunk.

Ofertoj, strukturo, taskoj redakti

La MDR havas tri regionajn radiprogramojn (MDR 1 Radio Sachsen, MDR 1 Radio Sachsen-Anhalt kaj MDR 1 Radio Thüringen) kaj 4 centralajn programojn kovrantajn la tutan elsendozonon: JUMP (moderna popmuzikprogramo), MDR-info (informado sen muziko kaj sen varbaĵoj), MDR FIGARO (kulturprogramo) und SPUTNIK (projunularaj programaĵoj).

Televide MDR dissendas ekde 1992 propran tuttagan programon (MDR Fernsehen). Krome MDR je 11,45 % partoprenas la komunan televidprogramon de ARD (Das Erste) kaj pluse tri satelitkanalojn (3sat, ARTE, KiKA kaj PHOENIX).

Ĝi respondecas amaskomunikile pri zono de ĉirkaŭ 55 000 kvadrataj kilometroj kun ĉirkaŭ 9,3 milionoj da spektantoj kaj aŭskultantoj. Ĉirkaŭ 4,4 milionoj da radio- kaj ĉirkaŭ 4 milionoj da televidaparatoj estas registrigitaj.

Taskoj redakti

Kiel organizaĵo de publika juro, ŝtata traktato devigas MDR-on servi al informado kaj klerigado, konsilado kaj amuzigo kun samtempa subteno de identeco kaj solidareco en unuiĝinta Germanio.

La plej grava kontrola komisiono estas la Rundfunkrat konsistanta el 43 membroj. Afergvidanto estas intendanto elektita por la daŭro de ses jaroj. Estante publika radio, ĝi ĉerpas 80 % de sia financado el la kotizoj devigaj por ĉiuj loĝantoj de Germanio.

Literaturo redakti

  • Angelika Gummelt: Von der Pleiße an die Saale – Ein kleiner Streifzug durch die Geschichte und Vorgeschichte der MDR-Hörfunkzentrale. Leipzig 2007.
  • Hagen Pfau: Mitteldeutscher Rundfunk – Radio-Geschichte(n). Altenburg 2000, ISBN 3-930550-10-5
  • Jörg Clemen: Mitteldeutscher Rundfunk – die Geschichte des Sinfonieorchesters. Altenburg 1999, ISBN 3-930550-09-1

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti