Distrikto Meza Ercmontaro
La distrikto Meza Ercmontaro (germane Mittlerer Erzgebirgskreis) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 la iamaj distriktoj Annaberg, Aue-Schwarzenberg, Meza Ercmontaro kaj Stollberg kunfandiĝis al la nova distrikto Ercmontaro (Erzgebirgskreis).
Distrikto Meza Ercmontaro | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | Mittlerer Erzgebirgskreis | ||
Landkreis | |||
Administrado | |||
Estas parto de | Saksio | ||
Administra centro | Marienberg | ||
Demografio | |||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) | 91 548 | ||
Loĝdenso | 154 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 595,36 km² | ||
Distrikto Meza Ercmontaro sur la mapo de Saksio | |||
Geografia situo | 50° 38′ 0″ N, 13° 9′ 0″ O (mapo)50.63333313.15Koordinatoj: 50° 38′ 0″ N, 13° 9′ 0″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Kodoj | |||
ISO 3166-2 | DE | ||
Aŭtaj kodoj | MEK | ||
Eksteraj paĝoj | |||
La oficiala paĝaro | |||
La kategorio en la Komunejo | Distrikto Meza Ercmontaro [+] | ||
Pliaj informoj | |||
Fondo | 1994 | ||
Malfondo | 2008 | ||
La urbo Marienberg estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 595,36 km² fine de la jaro 2003 loĝis 91 548 homoj; do meznombre 154 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro tiutempe estis 238, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Meza Ercmontaro estas signita per 12.
Najbaraj distriktoj estis norde Freiberg, sudoriente la ĉeĥa regiono Karlovy Vary, sudokcidente Annaberg, okcidente Stollberg kaj en la nordokcidento la eksterdistrikta urbo Chemnitz. Germane la distrikto havis la nomon Mittlerer Erzgebirgskreis.