Mitulbredado

(Alidirektita el Mitulkulturo)


Mitulbredado estas la bredado de filtromanĝaj moluskoj nomataj mituloj.

Ŝipoj kun plata fundo de bretonaj mitulbredistoj.

Bredmetodoj redakti

 
Bredfostoj en golfeto de Wissant en la manika Markolo, en departemento Pas-de-Calais, en Francio

Tri bredmetodoj estas uzataj ĉe la eŭropaj marbordoj :

Mitulbredado kaj medio redakti

La mitulbredado diverse rilatas al la medio :

  • la mituloj necesigas akvon sufiĉe bonkvalitan, precipe por surmerkatigo (organoleptaj, kemiaj, biologiaj kvalitoj, enhavo el planktono kaj vivesencaj nutrimentoj, malalta enhavo el poluantoj, ktp.). Iuj specioj povas paraziti aŭ eĉ konsumi mitulojn kaj la mitulbredistoj esploras kiel eviti tion.
  • Inverse, la mitulbredejoj povas havi konsekvencojn al la medio ; pozitivajn per la filtrado de akvo, sed loke kelkfoje negativajn pro la okupo aŭ artefarigo de la loĝejoj (aŭ kuŝejoj), kiuj ne plu estas eblaj por aliaj specioj, kaj precipe pro la kreskigo de la enhavo el iuj elementoj (el kiuj la ekskrementoj (fekaĵoj, pseŭdofekaĵoj de la mituloj), kiuj pro la fenomeno de « biodepono » modifas la lokan medion.

Specioj redakti

Du specioj estas bredataj :

Naturaj kruciĝoj okazas ĉe la francaj marbordoj, tiu fenomeno estas nomata introgresio.

 
Mitulbredejo sur fostoj en la rivero de Daoulas en Finistère (Bretonio)

Produktado redakti

 
En la golfeto de Mont-Saint-Michel la mitulbredistoj uzas amfibiajn barĝojn.

Produkato en tunoj (Kvantoj en 2003)
Datumoj de FAOSTAT (ONA)

Ĉinio 683 237 43,0 % 1-a
Hispanio 248 827 15,6 % 2-a
Italio 100 000 6,3 % 3-a
Francio 68 000 4,3 % 6-a
Aliaj landoj 489 400 30,8 %
Sumo 1 589 464 100 %

Kun produktado de 68 000 tunoj jare, Francio rangas je la 6-a pozicio en la mondo kaj je la 3-a en Eŭropo. La franca konsumado (100 000 tunoj jare) estas parte certigata per importoj de Nederlando, Irlando kaj Hispanio[1].

Aldonaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Solène Le Roux, « La conchyliculture défend sa légitimité », en gazeto Les Échos, suplemento al la numero 19 561 de la14 decembro 2005.