Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj
La mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hindoĉina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de la malpli altaj montetoflankoj de la montara limoregiono de Barato, Bangladeŝo kaj Birmo. La ekoregiono okupas 135 600 kvadratajn kilometrojn . Situante kie la biotoj de Hindujo kaj Hindoĉinujo renkontas kaj en la transirejo de tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Azio, la mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj gastigas grandan biodiversecon. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "naga-manipuri-ĉin-montetaj humidaj arbaroj" [1] kaj de la hindoĉina biodiverseco-riĉaĵejo.
Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Koordinatoj | 24° 14′ 0″ N, 94° 0′ 0″ O (mapo)24.233394Koordinatoj: 24° 14′ 0″ N, 94° 0′ 0″ O (mapo) [+] | |||
|
||||
Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj | ||||
Vikimedia Komunejo: Mizoram-Manipur-Kachin rain forests ecoregion [+] | ||||
Priskribo
redaktiLa ekoregiono estas karakterizata de duon-ĉiamverda pluvarbaro, kovranta la pli malaltajn altecojn de Ĉin-Montetoj (Arakan-Joma-Montaro) en Raĥineo de Birmo kaj la barata subŝtato de Manipuro kaj la najbaraj bangladeŝaj Ĉitagong-Montetoj, tiam etendante norden laŭlonge de Naga-Montetoj kaj Mizo-Montetoj por kovri la plej grandan parton el la barataj subŝtatoj Nagalando kaj Mizoramo, kaj orienten en tuta la birma Sagaing-Provinco kaj la barata Kaĉino apud la birma-ĉina limo.
La birmaj marbordaj pluvarbaroj okupas la marbordan malaltaĵojn de Birmo en la sudo kaj sudokcidento. Okcidente, la ekoregiono limtuŝas la meghalajajn subtropikajn arbarojn en sudorienta Asamo, kaj la kvazaŭĉiamverdajn arbarojn de la bramaputra valo en la asamaj malaltaĵoj. La mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj etendiĝas ĝis altitudo de 1 000 metroj en la Ĉin-Montetoj (Arakan-Joma-Montaro), kaj la ĉin-montetaj arakan-joma-montaraj montarbaraj okupas la parton de la montaro super 1 000 metroj. Kiam la mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj arbaroj etendiĝas orienten tra Birmo, ili estas limigitaj de la iravadiaj humidaj foliarbaroj de la Iravadia Baseno en la sudo, kaj de la pli alte situintaj nord-triangulaj subtropikaj arbaroj norde kaj la nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj oriente. La nordorient-barataj kaj birmaj pinaroj okupas la pli altajn altitudojn de Naga-Montetoj laŭlonge de la nagalanda-birma limo, kaj estas ĉirkaŭataj de la mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj okcidente, sude kaj oriente.
Klimato
redaktiLa klimato de la regiono estas tropika kaj humida, kvankam iom pli malvarmeta ol tiu de la apudaj malaltaĵoj. La precipitaĵo plejofte estas de bengala-golfa musonventa origino, kaj partoj de la ekoregiono povas ricevi ĝis 2 000 milimetrojn da jara pluvo.
Flaŭro
redaktiLa superrega plantokomunumo estas kvazaŭĉiamverda pluvarbaro, kiu kovras la plimulton de la sendifekta ekoregiona areo, aŭ totalon de 36% el ties surfaco. Aliaj plantokomunumoj inkludas tropikan humidan ĉiamverdan arbaron (5% el la totala ekoregiona areo), tropikan humidan deciduan arbaron (2%), montaran humidan mezvarman arbaron (2%), kaj subtropikan montarbaron (1%). 19% el la ekoregiona areo estis senarbarigita, ĉefe por agrikulturo kaj paŝtado, kaj 34% el la ekoregiono konsistas el degenerintaj areoj [2].
La kvazaŭ-ĉiamverdaj pluvarbaroj estas dominataj de arboj de la familio de dipterokarpacoj, inkluzive de Dipterocarpus alatus, D. turbinatus, D. griffithii, Parashorea stellata, Hopea odorata, Shorea burmanica, kaj Anisoptera scaphula. Arboj de aliaj familioj inkludas Swintonia floribunda, Eugenia grandis, Xylia xylocarpa, Gmelina aborea, Bombax insignis, Bombax ceiba, Albizia procera, kaj Castanopsis spp. [3].
Faŭno
redaktiLa ekoregiono estas hejmo al 149 konataj specioj de mamuloj. Tiuj inkludas du preskaŭ-endemiajn speciojn, Pipistrellus joffrei (kiropteroj) , kaj Hadromys humei (musedoj). En la ekoregiono vivas pluraj endanĝerigataj mamulospecioj, inkluzive de la tigro (Panthera tigris), la nebula neofeliso (Neofelis nebulosa), la azia elefanto (Elephas maximus), la hajnana cervo (Cervus eldii), la gaŭro (Bos gaurus), la griza goralo (Nemorhaedus goral), la malgranda pando (Ailurus fulgens), Lutrogale perspicillata, la granda hinda zibeto (Viverra zibetha), Mustela strigidorsa (musteloj), la ursmakako (Macaca assamensis), la stumpovosta makako (Macaca arctoides), la porkovosta makako (Macaca nemestrina), Semnopithecus pileatus (cerkopitekedoj), kaj la blankbrova gibono (Hylobates hoolock)[1].
La ekoregiono gastigas 580 birdospeciojn [1], de kiuj 6 estas preskaŭ-endemiaj : la manipura koturno (Perdicula manipurensis), kaj la timaliedoj Garrulax virgatus, Garrulax austeni, Pellorneum palustre, Spelaeornis longicaudatus kaj Sphenocichla humei.
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 angle Wikramanayake, Eric; Eric Dinerstein; Colby J. Loucks; et al. (2002). Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment. Island Press; Washington, DC. pp. 377-379
- ↑ angle Wikramanayake, Eric; Eric Dinerstein; Colby J. Loucks; et al. (2002). Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment. Island Press; Washington, DC. p 234
- ↑ angle Wikramanayake, Eric; Eric Dinerstein; Colby J. Loucks; et al. (2002). Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment. Island Press; Washington, DC. p 377
Vidu ankaŭ
redakti
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj (WWF)
- angle Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2017-03-17 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono IM0131 : tajpu Mizoram-Manipur-Kachin rain forests
- angle Tutmondaj 200; numero 34 : Naga-manipuri-ĉin-montetaj humidaj arbaroj. Arkivigite je 2012-02-08 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Hindoĉina biodiverseco-riĉaĵejo (Naturprotekto Internacia)