Mjanmaa Instituto de Teologio

La Mjanmaa Instituto de Teologio (MIT) estas protestanta kristana teologia altlernejo situanta en Inseino, Mjanmao. Ĝi fondiĝis (sub la nomo Birma Instituto de Teologio) en 1927 kun kvar studentoj. Tra sia tuta historio, MIT servas kiel la plej alta institucio de kristana teologia edukado en Mjanmao. Anoj de 23 etnoj ricevis sian trejnadon tie. Ĉirkaŭ la jaro 2000, MIT havis proksimume 450 studentojn kaj 14 profesorojn (plus 7 ne aktive deĵorantan). Ĝi estas filia lernejo de la Mjanmaa Baptista Kunvenego, sed ĝi servas ankaŭ al diversaj aliaj protestantaj grupoj en la lando.