Mjedzjanko

Koordinatoj: 50° 56′ 29″ N 14° 53′ 44″ O / 50.94139 °N, 14.89556 °O / 50.94139; 14.89556 (mapo) Mjedzjanko (pole Miedzianka, germane Küpper) estas rivereto en Pollando. Ĝi alfluas Nejson ĉe Trzciniec Dolny.

Mjedzjanko
Dětřichov, povodeň 2010, důsledky 03.jpg
Bazaj informoj
Longeco 5,5 km
Averaĝa trafluo ? m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo ĉ. 420 m
Enfluejo Nejso
- Alteco 226 m
Geografio
Alfluantoj Ślad
Information icon.svg
vdr

La rivereto fontas en Ĉeĥio norde de Oldřichov v Hájích. Ĉe Bogatynia ĝi kunfluas kun rivereto Ślad (germane Schladebach), ĉ. 5,5 km supre de la riverfino. En la germana lingvo tiu ĉi lasta parto de la rivereto nomiĝas Küpper.

Malgraŭ sia mallongeco la rivero dum pluvado ricevas abunde da akvo el la Izera Montaro kaj foje suferigas per inundoj. Je la 26-a de majo 1916 ĝi inundis la urbon Bogatynia. Je la 26-a de aŭgusto 1938 rompiĝis digo ĉe urbeto Türchau (intertempe nuligita pro minado), kiu estis inundita. Komence de aŭgusto 2010 Bogatynia denove estis katastrofe inundita.