La mjombo[mankas fonto], aŭ brakistegio[1] (latine Brachystegia) estas genro de arboj el la subfamilio Caesalpinioideae kiuj estas hejmaj en la afrotropika ekozono. Arboj de tiu ĉi genro estas loke kaj internacie komune konataj kiel Miombo, kaj estas superregantaj en la mjombaroj aŭ mjombaj duonarbaroj de centra kaj suda Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mjombo
Brachystegia boehmii
Brachystegia boehmii
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Caesalpinioideae
Tribo: Detarieae
Genro: Brachystegia

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La genro ampleksas speciojn de arba habito, kun platigita arbokrono. La folioj estas deciduaj, kunmetitaj, pare pinataj [2]. La floroj estas hermafroditaj, kun kaliko kunigita kun la korolo; ili estas unuigitaj en grapolan infloreskon. La fruktoj estas duvalvaj guŝoj, malfermiĝante je matureco, enhavante variigeblan nombron de platigit-formaj semoj [3].

Disvastiĝo redakti

La mjombaroj okupas vastan areon de centra kaj suda Afriko kiu etendiĝas okcidente ekde Angolo ĝis Tanzanio oriente, kaj suden ĝis Sud-Afriko. Krom en tiuj landoj, mjombo ankaŭ troviĝas en Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Malavio, Zambio, Mozambiko kaj Zimbabvo [4].

Specioj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  2. Eicholz, Rüdiger 1989 : Esperanta Bildvortaro. Esperanto Press, Kanado, p.642
  3. Brachystegia, Flora of Zimbabwe
  4. angle Campbell B, Frost P. and Byron N. 1996 : Miombo woodlands and their use: overview and key issues. The Miombo in Transition: Woodlands and Welfare in Africa, CFIOR, Bogor