Mnemozino
laŭ helena mitologio, titanino personiganta la memoron

Laŭ helena mitologio, Mnemozino, el gr. Μνημοσύνη memoro, ŝi estis titanino kaj personigis la memoron. Amata de Zeŭso, ŝi estis patrino de la naŭ Muzoj: Kaliopo koncernanta la heroan poezion; Klio, la historion; Polimnio, la lirikan poezion; Eŭterpo, la muzikon; Melpomeno, la tragedion; Talia, la komedion; Terpsiĥoro, la dancon; Uranio, la astronomion kaj Erato, la elegion.
Mnemozino | |
---|---|
Originala nomo | Mνημοσύνη |
Sekso | ina |
Familio | |
Patro | Urano |
Patrino | Geo |
Infanoj | Klio, Kaliopo, Melpomeno, Uranio, Eŭterpo, Terpsiĥoro, Erato, Polimnio, Talio, Aoide, Melete, Mneme, Thelxinoë, Arche |
Amkunuloj | Zeŭso |