Moshi

(Alidirektita el Moŝo)

Moshi estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de regiono Kilimanĝaro. "Moshi" signifas "Fumo" en la svahila.

Moshi
urbo
Moskeo en Moshi
Lando Tanzanio Tanzanio
Regiono Regiono Kilimanĝaro
Vulkano Kilimanĝaro
Memorindaĵo Moskeo en Moshi
Nacia parko Nacia Parko Kilimanĝaro
Situo Moshi
 - alteco 870 m s. m.
 - koordinatoj 03° 20′ 06″ S 37° 20′ 25″ O / 3.33500 °S, 37.34028 °O / -3.33500; 37.34028 (mapo)
Loĝantaro 144 336 (2002)
Horzono UTC (UTC+3)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Kilimanjaro National Park
Tipo de heredaĵo natura heredaĵo
Jaro 1987 (#11)
Numero 403
Regiono Afriko
Kriterioj vii
Lernejo Internacia lernejo Moshi
Flughaveno Internacia Flughaveno Kilimanĝaro
Situo de Moshi enkadre de Tanzanio
Situo de Moshi enkadre de Tanzanio
Situo de Moshi enkadre de Tanzanio
Vikimedia Komunejo: Moshi
Retpaĝo: www.moshimc.go.tz
Moshi, fone monto Kilimanĝaro

Moshi situas en la suda centro de la regiono. Laŭ la censo de 2002 ĝi havis 144.739 loĝantojn.

En Moshi kaj la ĉirkaŭa regiono vivas la triboj Ĉaga kaj Masaja. La urboj orientiĝas laŭ du gravaj ŝoseoj, kiuj kuniĝas ĉe la horloĝa turo: sud-orienten iras la ŝoseo al Tanga kaj Daresalamo kaj okcidenten la ŝoseo al Arusha.

Moshi estis la unua loko de la lando, kie oni kultivis la kafon, enkondukitan de katolikaj misiistoj fine de la 19-a jarcento. Nun multaj loĝantoj posedas pli aŭ malpli grandan kafoplantejon. Kafo estas la plej grava eksportaĵo.

Danke al kunlaboro inter misiistoj kaj lokaj kaj landaj aŭtoritatoj Moshi havas bonan edukan sistemon kun altkvalitaj lernejoj. Ĝia legokapabla kvoto estas alta kompare kun aliaj partoj de la lando. Moshi posedas ankaŭ universitaton. La Kilimanĝara Kristana Medicina Kolegio (angle Kilimanjaro Christian Medical College), fondita en 1971, estas la plej grava hospitalo en la regiono.

Trafiko redakti

La menciitaj ŝoseoj ligas la urbon al sud-oriento kaj okcidento; krome ekzistas vojoj al Nacia Parko Kilimanĝaro kaj al Kenjo; la landlimo distancas ĉ. 30 km.

Moshi situas ĉe la fervoja linio inter Tanga kaj Arusha. La germana vikipedio indikas, ke tiu linio ne plu funkcias; la retejo de la Tanzania Fervoja Kompanio (en 2006) indikas la linion, sed ne donas horaron por ĝi.

Proksime de la urbo situas la Internacia Flughaveno Kilimanĝaro, kiu gravas precipe por turismo. La turistoj tamen direktiĝas pli al Arusha ol al Moshi.

Panoramo de Moshi kun vido al Kilimanĝaro en fono