MobiCat estas elektra pasaĝera Katamarano, naviganta sur la lago de Bielo en Svislando. Ĝia propulsa energio devenas de la suno tra fotovoltaikaj paneloj sur la tegmento. La ŝipo enakviĝis en julio 2001. Sur la fotoj ĝi vidiĝas sur la rivero Aare inter Bielo kaj Soloturno.

La Sunŝipo "MobiCat"
La Sunŝipo "MobiCat"
La interno

Teknikaj ecoj:

  • Longeco: 33 m
  • Larĝeco: 11,8 m
  • Alteco: 5 m
  • Mergo plenŝarĝita: 1,5 m
  • Pezo: 100 t
  • Pezo de la akumulatoroj: 2 x 5000 kg
  • Surfaco de la sunĉeloj 180 m²
  • Fotovoltaika povo: 20 kW
  • Propulso: 2 elektromotoroj po 81 kW,
  • Maksimuma rapideco: 22 km/h
  • Vojaĝa rapideco: 14 km/h
  • Kapacito de pasaĝeroj (entute/subtegmente): 150/80