Modúbar de la Emparedada

Modúbar de la Emparedada [moDUbar delaempareDAda] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.

Modúbar de la Emparedada
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09620
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 777  (2023) [+]
Loĝdenso 66 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 3° 40′ U (mapo)42.26-3.6597222222222Koordinatoj: 42° 16′ N, 3° 40′ U (mapo) [+]
Alto 886 m [+]
Areo 11,75 km² (1 175 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Modúbar de la Emparedada (Provinco Burgoso)
Modúbar de la Emparedada (Provinco Burgoso)
DEC
Modúbar de la Emparedada
Modúbar de la Emparedada
Situo de Modúbar de la Emparedada
Modúbar de la Emparedada (Hispanio)
Modúbar de la Emparedada (Hispanio)
DEC
Modúbar de la Emparedada
Modúbar de la Emparedada
Situo de Modúbar de la Emparedada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Modúbar de la Emparedada [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,75 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 768 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas 14 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la valo de la samnoma rivero Modúbar. La municipop enhavas ankaŭ la loĝlokon Cojóbar [koĤObar].

Etimologio redakti

La origino de la loknomo Modúbar ŝajne estas rilata al araboj kiuj nomis la riveron Modúbar (en araba, مدور mudawwar, kiu signifas rondoforma​) aŭ laŭ aliaj teorioj povus deveni el antaŭromia vorto referenca al termontetoj. Pri la kromnomo Emparedada (enmurigitino), estas legendo pri riĉa sinjorino akceptita en la preĝejo post eksplodo de pesto kaj kuracita inter la muroj de la preĝejo, sed ankaŭ prie estas alternativa teorio kiu sugestas korupton de "Emperador" (imperiestro) reference al la reĝo Alfonso la 6-a.

Historio redakti

Oni trovis arkeologiajn restaĵojn el Prahistorio en Altotero.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Modúbar formis parton de la Alfoz y Jurisdicción de Burgos en la partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos. Estis reĝlanda jurisdikcio kun vicurbestro.

La loko havis fervojan stacion de la linio Santander-Mediterráneo, kiu funkciis inter 1930 kaj 1985. En la aktualo la iama fervojo estis konvertita en verda vojo.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj de Asuncio kaj de Sankta Kristoforo.

Estas kverkoj sur la monto kaj poploj, salikoj kaj fruktarboj en la valo. Nuna ekonomio estas bazata sur agrikulturo (cerealoj), industrio (fabriko de miksita furaĝo en Cojóbar) kaj servoj (konstruado kaj gastado ĉefe).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti