Moda ĉefurbo estas urbo kiu havas gravan influon sur tendencoj de internacia modo, kaj en kiu la dezajno, produktado kaj vendado de modaj produktoj - plus okazaĵoj kiel modaj semajnoj, premioj kaj komercaj foiroj - ekonomie aparte signifas.

prezentaĵo de la moda marko Escada Sport en la Moda Semajno Berlino Printempo / Somero 2013

La tutmondaj urboj konsideritaj la "kvar grandaj" modaj ĉefurboj de la 20-a jarcento estis Milano, Parizo, Londono kaj Novjorko; tamen la moda scenejo iĝis pli multpolusa en la 21-a jarcento kun aliaj gravaj centroj kiaj Berlino, Barcelono, Tokio, Sao-Paŭlo kaj Los-Anĝeleso.

Difino de moda ĉefurbo redakti

Modaj ĉefurboj kutime havas larĝan miksaĵon de komerco, financo, distro, kulturaj kaj libertempaj aktivecoj kaj estas internacie rekonataj havi fortan kaj solan identecon. Oni ankaŭ notu ke la statuso de moda ĉefurbo fariĝis pli kaj pli ligata al la enlanda kaj internacia "profilo", renomo, de la koncerna urbo. Modaj ĉefurboj estas ankaŭ aparte forta parto de pli larĝa dezajna scenejo, kun dezajnaj lernejoj, primodaj revuoj kaj loka merkato de konsumantoj.

Ofte la termino moda ĉefurbo estas uzata por priskribi la urbojn kiuj tenas la internacie plej renomajn modajn semajnojn, plej elstare Parizo, Milano, Londono kaj Novjorko. Diversaj aliaj urboj tamen ankaŭ gastigas rimarkindajn modajn eventojn kaj signife influas la tendencojn de tutmonda modo.