Modalnotacio estas sistemo por la notado de plurvoĉa muziko, kiu estis uzata en okcidenta Eŭropo dum la tiel nomata epoko de Notre Dame en la 12-a jarcento ĝis komence de la 13-a jarcento.

Pérotin: Alleluia nativitas

En la eŭropa muzikhistorio la modalnotacio estis la unua sistemo, kiu ebligis fiksigi ritmojn, do difini fiksan sinsekvon de longaj kaj mallongaj notvaloroj. Male al unuvoĉa muziko kiel la gregoria ĥoralo fiksita ritma sinsekvo estas kondiĉo por tio, postplenumeble enskribigi plurvoĉan muzikon.

Alie ol en moderna notacio oni tamen ne povis noti unuopajn notvalorojn. Modalnotacio baziĝis male sur ses diversaj ritmaj formuloj (modaloj), kiuj ĉiam denove estis ripetataj dumpase de peco. La ritmaro baziĝanta sur regula ripetado de ĉi tiuj modaloj nomiĝas modalritmaro. Oni diras ankaŭ ritma modalo. Regula ripetado de la ritmaj unuoj ebligis apartan notacion, la nodalnotacion.

Oni prezentis la ses modalojn kiel sinsekvo de ligaturoj (notoj ligitaj per trabo) kaj unuopaj notoj. La ŝablono de la sinsekvo de ligaturoj kaj unuopaj notoj nomis la modalon, per kiu oni kantu la pecon.

Komence de la 13-a jarcento la mezurnotacio, kiu ebligis prezenti konsiderinde pli komplikajn ritmojn, anstataŭis la modalnotacion.

Literaturo redakti

  • Willi Apel: Die Notation der polyphonen Musik. VEB Breitkopf & Härtel, Lepsiko 1962, ISBN 3-7330-0031-5
  • Möller/Stephan (eld.): Neues Handbuch der Musikwissenschaft. Musik des Mittelalters. Vol. 2. Laaber, Laaber 1991