Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Modelo.

Modela fervojo estas malgrandigita reproduktado de originala fervojo. La elementoj de la reproduktado ĉefe estas trajnoj, konstruaĵoj kaj pejzaĝoj. Estas tipe, ke la miniaturaj lokomotivoj povas mem veturi per enkonstruita propulsilo. La rapideco de veturanta makettrajno estas regulita aŭ permane aŭ duonaŭtomate per rega panelo aŭ tutaŭtomate per relajsoj, elektroniko kaj/aŭ komputilo.

Lokomotivejo de makettrajno, laŭ modelo de franca lokomotivejo antaŭ 1940
Simpla makettrajno el la serio DRG 80 de firmao Märklin

La konstruado, aranĝado kaj uzado de tiuj makettrajnoj iĝas hobio por multaj homoj kiuj malstreĉiĝas per detala dediĉado al tiu agado. Krome kaj je pli alta skalo makettrajnoj povas esti allogaĵo ĉu por turismaj celoj ĉu kiel propagando por fervojaj instancoj, ĉu muzeoj, ĉu ŝtataj institucioj, ĉu stacidomoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti