Scienco > Moderna Scienco


Moderna scienco (taksite pli malpli ekde la jaro 1600) estas la scienco de la moderna Okcidento. Ĝi estis fondita en la 17-a jarcento de Galileo (Galileo Galilei), Bakono (Francis Bacon) kaj Kartezio (René Descartes). Ili enkondukis al la dedukto kaj observado de Aristotelo kaj greka scienco la novajn ilojn de indukto (Bakono), la eksperimento (Galileo) kaj la granda uzo de matematiko (Galileo, Kartezio). Kaj la emfazo de scienco subtile moviĝis el la logika klarigo de naturo al la matematika antaŭdiro de naturo. Alivorte, scienco fariĝis malpli filozofia kaj spekulativa pripensado sed uzante la scienca metodo ĝi fariĝis pli preciza, fakta, empirika, malpruvebleca kaj formulita matematike.

Kvankam la grekoj respektis logikon pli ol fakto, tamen en moderna scienco, la inverso estas la kazo.

Dum 1600-1850, moderna scienco estis plejparte la afero de amatoroj kiuj laboras ekster aŭ spite de la universitatoj. La pasio de riĉuloj (Darvino) kaj la hobio de burĝoj (Franklin). Tiam scienco nur estis branĉo de filozofio, t.e., "natura filozofio", la filozofio pri naturo.

En la 19-a jarcento, unuafoje en Germanio, scienco estis profesiigita kaj fariĝis la afero de profesoroj kaj fakoj de universitatoj. Kaj scienco ne jam estis branĉo de filozofio: kontraŭe, filozofio fariĝis la malriĉa parenco de scienco.

Vidu ankaŭ redakti