Modernaj Robinzonoj
konciza aŭtobiografio de Teodoro Ŝvarc (Tivadar Soros)
Modernaj Robinzonoj subtitolita En la Siberia Praarbaro [1][2], estas konciza aŭtobiografio de Teodoro Ŝvarc (aŭ Tivadar Schwartz aŭ Soros Tivadar), originale Esperantlingve verkita.
Modernaj Robinzonoj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Teodoro Ŝvarc | |
Eldonjaro | 1923 | |
Urbo | Budapeŝto | |
Eldoninto | Literatura Mondo | |
Paĝoj | 88 | |
Modernaj Robinzonoj aperis unuafoje felietone en la revuo Literatura Mondo en 1923 kaj eldoniĝis en la jaro 1924 en Budapeŝto libroforme kiel 88-paĝa libreto. En 1999 dua, korektita eldono aperis en Berkeley ĉe eldonejo Bero, kun enkonduko de Humphrey R. Tonkin kaj kolora mapo.
Lingvaj versioj
redaktiModernaj Robinzonoj ekzistas en jenaj tradukoj:
- Angle: Crusoes in Siberia, tradukis Humphrey Tonkin. New York, eld. Mondial, xxxi, 93 paĝoj, 2010
- Itale: Robinson in Siberia: Una rocambolesca fuga di gruppo nella Russia della rivoluzione, tradukis Margherita Bracci Testasecca, Udine, Italio, eld. Gaspari Editore, 121 paĝoj, 2010
- Ĉeĥe: Robinsoni na Sibiři. tradukis Jindřiška Drahotová. Dobřichovice, KAVA-PECH, 104 paĝoj, 2016.
Recenzoj
redakti
|
|
|
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4866, paĝo 408
- ↑ tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 113, ISBN 978 1 59569 090 6
Eksteraj ligiloj
redakti- Enciklopedio de Esperanto/M en sia originala formo en la Interreto
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience