Modest Petroviĉ Musorgskij

Modesto Petrovič Musorgskij (ruse Модест Петрович Мусоргский; naskiĝis la 21-an de marto 1839 en bieno Karevo, Pskova gubernio de Rusia Imperio – mortis la 28-an de marto 1881 en Sankt Peterburgo. Li estis fama rusa komponisto kaj pianisto.

Modest Petroviĉ Musorgskij
Musorgskij en hospitalo antaŭ morto. Pentris Ilja Repin en 1881
Musorgskij en hospitalo antaŭ morto. Pentris Ilja Repin en 1881
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1839 (1839-03-09)
en Karevo, Toropets Uyezd,  Rusia Imperio
Morto 16-an de marto 1881 (1881-03-16) (42-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortokialo infekta malsano
Tombo Tiĥvina Tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Nikolaevskaya Cavalry school • Petrischule
Subskribo Modest Petroviĉ Musorgskij
Familio
Edz(in)o
Okupo
Okupo komponistopianisto • libretisto • militisto
Verkoj Boris Godunov
Pictures at an Exhibition
Night on Bald Mountain
vdr

Liaj gepatroj estis nobelo Petro Aleksejeviĉ Musorgskij kaj Julia Ivanovna Ĉirikova. Radikoj de la patra genro venis rekte de princo Rjurik fondinto de la samnoma rusa monarka dinastio reginta Rusion pli ol sep jarcentojn. La patro apartenis al ĝia trideka generacio. La gepatroj havis kvar gefilojn, sed elvivis nur du fratoj Filareto kaj Modesto.

Bienon Karevo ĉirkaŭigis belaj densaj arbaroj, vastaj herbejoj kaj pitoreska Ĵĵickoe lago. Ĉi-belaĵoj naturaj de la nordokcidenta parto de Rusio restigis gravan spuron en koncepto de estonta komponisto kaj inspiris ideojn de liaj altnivelaj ĉefverkoj.

Ekde sepjara aĝo Modesto sukcesis pianludi dank’ al instruado de sia patrino Julia Ivanovna.

En 1849 lin mem kaj lian fraton oni veturigis en Sankt Peterburgon, kie Modesto komencis studi en prestiĝa Lernejo de gvardiaj substandardistoj.

Musorgskij oficiro

En 1856 post sukcesa fino de studado li estis promociita al oficira rango kaj direktita militservi en gvardian Preobraĵenskij regimenton, kiun fondis imperiestro Petro la Unua kaj ĉefis gecaroj de Rusia Imperio (tiam imperiestro Aleksandro la Dua).

Deksepjara Modesto konatiĝis kun kelkaj eminentaj rusaj muzikistoj kaj libertempe multe muzikis kune kun ili. Iom post iom lia pasio al muziko komencis domini super militservo, kie li povus fari grandan karieron. Maje de 1858 li petis sian eksiĝon, malgraŭ al multaj persvadoj de siaj amikoj. Lin plenigis granda deziro komponi kaj verki muzikaĵojn. Li havis multajn ideojn pri ĉi tio kaj ofte ili emocie miksiĝis en lia kapo, tial kelkaj liaj verkoj restis nefinitaj kaj iuj bezonis kroman araĝon. Liaj ĉefverkoj estas:

  • operoj Boriso Godunov (laŭ la samnoma poemo de Aleksandro Puŝkin), Ĥovanŝĉina kaj Foiro en Soroĉinci ( laŭ la novelo de Nikolao Gogol)
  • simfonia poemo Nokto sur Kalva monto
  • Bildetoj el ekspozicio (origine en piana, poste ankaŭ en orkestra aranĝo).

Kelkajn jarojn Musorgskij servis kiel oficisto en la Arbara departemento de Ministerio pri la ŝtataj propraĵoj, do li povis komponi nur libertempe dum vesperoj kaj noktoj, kio rezultigis lian profundan trolaciĝon kaj oftajn depresiojn. Li provis kompensi sian bonfarton per alkoholaĵoj kaj baldaŭ li kutimiĝis tion ĉi fari. Poste li perdis la laborlokon kaj iĝis povrulo. Nur subvencioj de liaj multaj amikoj helpis al li iel ajn ekzisti.

Tiam mortis la virino, kiun li pasie amis kaj al kiu li dediĉis kelkajn siajn muzikaĵojn. Ŝia morto ankaŭ grave influis lian depresion. Tamen li penis deflankiĝi de malankolio per intensa laboro kiel pianisto – akompananto.

Bedaŭrinde tia ĉi streĉa vivmaniero baldaŭ ruinigis liajn korpon kaj sanon. Februare de 1881 okazis apopleksio kaj lin oni veturigis en Nikolaevskij militistan hospitalon de Sankt Peterburgo. Tie lin vizitis liaj amikoj kaj eminenta pentristo Ilja Repin sukcesis dum kvar tagoj fari lian portreton, kiu nun estas unu el plej valoraj eksponaĵoj de moskva Tretjakova galerio.

La 28-an de marto Modesto Musorgskij mortis, tuj post sia 42-a datreveno. Lin oni sepultis en tombejo de Aleksandro-Nevskaja Laŭro en Sankt Peterburgo.

Poste multe laboris pri muzika arkivo de Modesto Musorgskij lia amiko komponisto Nikolao Rimskij-Korsakov, kiu sukcesis ordigi kaj aranĝi operojn "Boriso Godunov", "Ĥovanŝĉina", "Foiro en Soroĉinci" kaj ceterajn muzikaĵojn en tiu sama stilo, kiun oni povas spekti kaj aŭskulti ĝis nun.

Tombo de Musorgskij

Memoro redakti

Memoro pri la fama rusa komponisto kaj muzikisto konserviĝas diversforme en multaj lokoj de Rusio. Lian nomon portas stratoj en multaj urboj inkluzive Moskvon ĉefurbon de la lando. Same nomiĝas kelkaj muzikaj konservatorioj kaj teatroj. Oni establis kelkajn monumentojn omaĝe al li. Plej granda troviĝas proksime de lia naskiĝloko en Pskova provinco. En tiea vilaĝo Naumovo fuinkcias muzeo de la komponisto. Antaŭe en ĝi estis loĝejo de lia avo, en kiu naskiĝis lia patrino Julia Ivanovna.

Literaturo redakti

  • Brown, David, Mussorgsky: His Life and Works (Oxford and New York: Oxford University Press, 2002). ISBN 0-19-816587-0 angle
fragmento de 'Bildetoj el ekspozicio'

Eksteraj ligiloj redakti

Videodosieroj redakti