Modparadomoddefilado estas spektakla prezentado de vestoj, kutime novaj kaj modernaj, sed povas aperi ankaŭ modparadoj de historiaj vestoj.

Modparado en Novjorko

Kutime estas prezentata kolekto de unu artisto-desegnisto, kiu fine de la spektaklo venas prezentiĝi kaj akcepti aplaŭdon. La vestmodeloj povas esti praktikaj, uzeblaj en ĉiutaga vivo, sed de tempo al tempo aperas ankaŭ fantaziaj bizaraj fasonoj, destinitaj sole por la modparado kiel artverkoj, sed kiujn oni ne supozas porti en reala vivo.

La viraj aŭ virinaj manekenoj (modeloj kaj modelinoj) prezentas la vestojn sur longa tapiŝita podio, ĉirkaŭita ambaŭflanke de spektantoj. Veninte al la fino de la podio, ili turniĝas kaj iras reen. La plej famaj manakeninoj iĝas gravaj roluloj en la mondo de spektaklo kaj alta socio kaj enspezas altegajn honorariojn pro partopreno en tiuj modparadoj, ekzemple Naomi Campbell, Claudia SchifferGisele Bündchen. Krome oni malfermas al ili la pordojn de vivo en kino, muzikarto kaj altaj socitavoloj. Foje oni prezentas modparadon en historiaj domoj, ekz. kasteloj, teatroj k.s.

Lastatempe okazas socia polemiko ĉar organizantoj de modparadoj ĉefe elektas manekenojn tro maldikajn kaj tio influas sur normalaj junulinoj kiuj ankaŭ volas esti tro maldikaj por esti pli akceptataj socie kaj pro tio suferas malsanojn (anoreksio).

Fontoj redakti

  • Carlo Minnaja: Vocabulario Italiano Esperanto, 1996, p. 1199: sfilata di moda - modparado, moddefilado
  • Erich-Dieter Krause: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, 2007, p. 931: Modenschau - modparado
  • [1][rompita ligilo]
  • [2][rompita ligilo]
  • [3] Arkivigite je 2009-06-28 per la retarkivo Wayback Machine

Galerio redakti