Modravaj marĉoj
Modravaj marĉoj (ĉeĥe: Modravské slatě) estas naturmemorindaĵo sur teritorio de municipo Modrava en Nacia parko Šumava. Ĝi estas la plej granda komplekso de torfejoj en Šumava, sed kiu estas el plimulto al publiko nealirebla. Modravaj marĉoj reprezentas unike konservitan tutaĵon de pluvmarĉaj torfejoj, kiuj sur fontejoj kaj malprofundaj basenoj evoluis de lasta glaciepoko (antaŭ 8 ĝis 10 mil jaroj). Ilia suma areo faras pli ol 2000 hektaroj. Temas pri la unua zono de Nacia parko Šumava, kiu ĉi tie protektas precipe unikan vegetaĵon kaj faŭnon. Modravaj marĉoj estis envicigitaj en la internacian reton de signifaj torfejoj kaj malsekejoj enkadre de la tn. Ramsar-Interkonsento.
Modravaj marĉoj | |
ĉeĥe: Modravské slatě | |
naturmemorindaĵo | |
Rokytská slať - vido el Granda Roklano
| |
Oficiala nomo: Modravské slatě | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Plzeň |
Distrikto | Distrikto Klatovy |
Municipo | Modrava (k. t. Filipova Huť, Javoří Pila, Roklanský Les) |
Parto de | Nacia parko Šumava |
Montaro | Šumava |
Situo | Modravaj marĉoj |
- alteco | 1 000 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 00′ 24″ N 13° 26′ 00″ O / 49.00667 °N, 13.43333 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 1 370 m s. m. |
Areo | 36,15 km² (3 615 ha) |
Proklamita | 28-a de decembro 1989 |
- nuligita | 15-a de januaro 2017 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Modravské slatě | |
Portalo pri Geografio |