Mogi das Cruzes, nomo kiu signifas [loko apud] krucoj apud [rivero] Mogi, estas municipo de aglomeraĵo San-Paŭlio, Brazilo. Ĝi havas 347 mil enloĝantojn en 714 km².

Mogi das Cruzes
Vista de Mogi das Cruzes a partir do Pico do Urubu.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Retpaĝaro www.mogidascruzes.sp.gov.br [+]
Demografio
Loĝantaro 424 633  (2015) [+]
Loĝdenso 596 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 31′ S, 46° 12′ U (mapo)-23.522777777778-46.193055555556Koordinatoj: 23° 31′ S, 46° 12′ U (mapo) [+]
Alto 759 m [+]
Areo 712,541 km² (7 125 4.1 ha) [+]
Situo de Mogi das Cruzes
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Mogi das Cruzes [+]
Information icon.svg
vdr
Edificiosdosocorro.JPG

Krom parto de aglomeraĵo San-Paŭlo, estas en municipo la vilaĝoj Sabaúna, César de Souza, Biritiba-Ussu, Taiaçupeba Quatinga, Brás Cubas kaj Jundiapeba. Tiuj vilaĝoj produktas grandan kvanton da agrikolaj produktoj al aglomeraĵo San-Paŭlo. Ankaŭ estas en la municipo la aparta industria kvartalo Itapeti.

HistorioRedakti

Ĝi estis fondita de Brás Cubas kaj estas municipo ekde 1611 kaj havas la statuson de urbo ekde 1865.

Esperanto en Mogi das CruzesRedakti

La 19-an de Oktobro 1979 estis fondita “Asociação Mogiana de Esperanto” (Moĵia Esperanto-Asocio) sub la inspiro de la klera esperantisto Euclides Carneiro da Silva. En la sama dato estis elektita la jena estraro de la nova asocio: Prezidanto: Prof-ro Euclides Carneiro da Silva; Vicprezidanto: Benedita Esmeralda Lobo; Sekretario: Antônio Fernandes da Silva; Kasisto: Toshie Nojiri.

Malgraŭ tio, ke Euclides Carneiro da Silva estis tre klera homo, kaj Mogi das Cruzes estas urbo posedanta du universitatojn, la Esperanto-movado tie ne multe prosperis, tamen, per la pluraj kursoj gviditaj de li kaj pro la disvastigo pere de la revuoEsperanta Katoliko”, de li eldonita, oni kredas kaj deziras, ke la semoj ĵetitaj ja vintre dormas, sed iam ili ĝermos kaj fruktodonos.

Hodiaŭ estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

FamulojRedakti

Tie mortis Euclides Carneiro da Silva.