Mohamed Badawi (naskiĝis en 1965 en Omdurman) estas sudana lingvisto, eldonisto, universitata profesoro, kantisto kaj komponisto, samkiel fondinto de la "Sudana Edukada Projekto".

Vivo redakti

La familio de Mohamed Badawi devenas de membroj de la Sufiisma Ordo de la Qadiriyyah. Badawi loĝas en Eŭropo ekde 1984. De 1984 al 1993 li studis francajn, arabajn studojn, teorian lingvistikon kaj la germanan ĉe la universitatoj de Lyon kaj Konstanz. Post diplomiĝo, li ricevis la gradon de doktoro ĉe la lingvistika departemento de la Universitato de Konstanz en 1997. Nuntempe, li vivas kun sia familio en Konstanz, Germanio.[1] Li estas la aŭtoro de pluraj lernolibroj pri la araba lingvo kaj redaktoro de la serio "As-Sabil Sammelbände für Kulturpluralismus" (As-Sabil antologioj por kultura plurismo), kompilado de tekstoj pri la kulturo kaj religio de la araba mondo. Li estas ankaŭ la posedanto de la eldona firmao "Badawi artes afro arabica".[2]

Muziko redakti

Mohamed Badawi estas la fondinto, komponisto kaj kantisto de la muzikgrupo "Badawi Bando", "Diwan" kaj "El Nour Ensemblo". Krom kantadi, li estas ankaŭ udo-ludisto. En muzikaj projektoj li laboris kun multenombraj artistoj kaj muzikistoj el multaj diversaj landoj.[3]

"Sudana Edukado Projekto" redakti

Mohamed Badawi estas ankaŭ la fondinto de la "Sudana Edukada Projekto". Ene de la kadro de ĉi tiu projekto li desegnis koncepton por la fundamento de eŭropa universitato en la pli granda areo de Ĥartumo, nome la "Nihal Eŭropa Universitato". Alia parto de la projekto estas helpo al stratinfanoj donante al ili muzikan edukadon.[4]

Elektitaj eldonoj redakti

  • Mohamed Badawi / Christian . Caroli: Al-Sabil – Sammelbände für Kulturpluralismus, Band 1 (Europa und der Islam), Konstanz 2007. ISBN 978-3-938828-04-5 (Al-Sabil – Antologioj por kultura plurismo, volumo 1 (Eŭropo kaj islamo))
  • Mohamed Badawi / Christian . Caroli: Al-Sabil – Sammelbände für Kulturpluralismus, Band 2 (Das Aufeinandertreffen von Kulturen), Konstanz 2009. ISBN 978-3-938828-26-7 (Al-Sabil – Antologioj por kultura plurismo, volumo 2 (La batalo de kulturoj))

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (germana)  As-Sabil. Praktisches Lehrbuch zum Erlernen der Arabischen Sprache der Gegenwart, Band 1, Konstanz 2005. ISBN 978-3-938828-01-4 (As-Sabil. Praktika tekstlibro por la lernado de la araba nuntempa lingvo, volumo 1
  2. (germana) REtejo de "Badawi artes afro arabica" eldonejo.
  3. (germana) Biografio sur la retejo de Mohamed Badawi.
  4. (angla) Stratinfana projekto en Sudano Arkivigite je 2008-02-07 per la retarkivo Wayback Machine, konsultita la 4-an majo 2017.