Mohamed Mursi

5-a prezidento de Egiptio

Mohammed Mohammed Mursi Isa Ajjat [1] [2], arabe محمد محمد مرسي عيسى العياط * , (naskita la 20-an de aŭgusto 1951 en la provinco Ŝarkija kaj mortis la 17-a de junio 2019) estis egipta politikisto. Li estis la unua demokratie elektita ŝtatprezidanto de Egiptujo kaj estis en ofico de la 30-a de junio 2012 ĝis la 3-a de julio 2013, kiam la armeo deklaris lin eloficigita.

Mohamed Mursi
Persona informo
مُحمَّد مُرسي
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1951 (1951-08-08)
en El-Adwah,  Egipta Reĝlando
Morto 17-an de junio 2019 (2019-06-17) (67-jaraĝa)
en Tora Prison, Kairo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo nasr city vd
Religio islamo vd
Lingvoj arabaangla vd
Ŝtataneco Egipta Reĝlando • Respubliko Egiptio (1953–1958) • Unuiĝinta Araba RespublikoEgiptio vd
Alma mater Universitato de KairoUniversitato de Suda Kalifornio vd
Partio Partio de Libereco kaj Justeco vd
Subskribo Mohamed Mursi
Familio
Edz(in)o Naglaa Mahmoud vd
Infanoj Abdullah Morsi vd
Profesio
Okupo politikistoinĝeniero • universitata instruisto • materialsciencisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĝis sia prezidanteco li estis partiestro de la Partio de Libero kaj Justeco, kiun fondis la Islama Frataro post la Egipta revolucio de 2011. Post sia elektiĝo li forlasis la partiestrecon kaj sian membrecon ĉe la Islama Frataro, deklarante ke li volas esti prezidanto por ĉiuj egiptoj.

La 3-an de julio 2013, post grandaj amasprotestoj de la opozicio, la armeo deklaris lin esti ne plu prezidanto kaj instalis kiel provizoran prezidanton Adli Mansur, la ĉefjuĝiston de la prikonstitucia kortumo.

Referencoj redakti

  1. Biografie retpaĝo de Union of Islamic World Students (angle)
  2. 13 Kandidaten kämpfen um Mubaraks Nachfolge, Zeit, 26. April 2012
    Ein Volk vor dem Fernseher: Ägypter verfolgen erstes TV-Duell der Geschichte, Focus, 10. Mai 2012
    Tomas Avenarius: Wahlkampf in Ägypten: Kulturrevolution im TV-Studio, Süddeutsche Zeitung, 13. Mai 2012