Malfermi la ĉefan menuon

Ŝejĥo Mohamedo bin Raŝid Al Maktum (en araba: محمد بن راشد آل مكتوم; Muḥammad bin Rāshid al Maktūm; naskiĝinta la 15an de julio 1949) estas la vicprezidento kaj ĉefministro de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), kaj reganto de la Emirlando Dubajo.[1] De sia ascendo en 2006, post la morto de sia frato Ŝejĥo Maktum bin Raŝid Al Maktum, li entreprenis reformojn en la registaro de UAE, starte per la UAE Federala Registara Strategio en aprilo 2007. En 2010 li lanĉis la rigardon al UAE de 2021 kun la celo fari de UAE 'unu el la plej bonaj landoj en la mondo' ĉirkaŭ 2021.[2]

Mohamedo bin Raŝid Al Maktum
Ĉefministro de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Sheik Mohammed bin Rashid Al Maktoum.jpg
Coat of arms of Dubai.svg
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1949 (1949-07-15) (70-jara)
en Al Shindagha
Religio sunaismo [#]
Ŝtataneco Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj [#]
Lingvoj araba lingvoangla lingvo [#]
Familio
Dinastio Al Maktoum [#]
Patro Rashid bin Saeed Al Maktoum [#]
Gefratoj Maktoum bin Rashid Al Maktoum [#]
Edzino Hind bint Maktoum bin Juma Al-Maktoum • Princess Haya bint Al Hussein [#]
Idoj Shaikha bint Mohammed bin Rashed Al Maktoum • Manal bint Mohammed bin Rashid Al Maktoum • Hamdan bin Mohammed Al Maktoum • Rashid bin Mohammed Al Maktoum • Maktoum bin Mohammed Al Maktoum • Maitha bint Mohammed bin Rashid Al Maktoum • Majid bin Mohammed bin Rashid Al Maktoum • Latifa bint Mohammed Al Maktoum (II) • Shamsa Al Maktoum [#]
Profesio
Okupo politikistoentreprenisto • poeto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Li estas responsa pri la kresko de Dubajo al mondurbo,[3] same kiel pri la lanĉo de multaj gravaj enterprenoj kiel Emirates Airlines, DP World, kaj Jumeirah Grupo. Multaj el tiuj estas posedoj de Dubai Holding, nome kompanio kun mult-diversigita negocaro kaj investado. La Ŝejĥo Mohamedo superrigardis la disvolvigon de multaj projektoj en Dubajo kiel la kreado de teknologia parko kaj de libera ekonomia zono, nome la Dubaja Interreturbo, de la Dubaja Komunikurbo, de la Dubaja Internacia Financa Centro, de la Palm-insuloj kaj de la Hotelo Araba turo. Li estris ankaŭ la konstruadon de Burĝ Ĥalifa, nome la plej alta konstruaĵoj en la mondo.[4]

KritikojRedakti

Mohamedo bin Raŝid Al Maktum havis almenaŭ ses edzinoj en sia vivo.[5]

Lia filino Latifa publikigis filmeton en la 4a de marto 2018, en kiu ŝi komentas vivmalfacilon kaj intencon fuĝi el Dubajo,[6][7] post malsukcesa klopodo foriri el UAE kaj posta malapero,[8] kaj en kiu ŝi konfirmas akuzon de malbona traktado fare de sia familio, kaj akuzas sian patron inter alia pri nombraj murdoj.

NotojRedakti

  1. "Dubai Rulers". Registaro de Dubajo. Arkivita el la originalo en la 19a de oktobro 2016. Alirita la 3an de julio 2019.
  2. "UAE Cabinet: 'We want to be among the best countries in the world by 2021'". Gulf News. 6a de februaro 2010. Arkivita el la originalo en 29a de decembro 2014. Alirita la 3an de julio 2019.
  3. "Sheikh Mohammed and the making of Dubai", Mayo, Nohira, Mendhro kaj Cromwell, Harvard Business School, Marto 2010 9-410-063, Paĝo 1, 9.
  4. Brook, Daniel (27a de februaro 2013). "How Dubai Become Dubai". Next City. Arkivita el la originalo en la 5a de novembro 2014. Alirita la 3an de julio 2019.
  5. Princess Haya: Dubai ruler's wife in UK 'in fear of her life', Frank Gardner, BBC, 2a de julio 2019. Alirita la 6an de julio 2019.
  6. Yee, Vivian (10a de februaro 2019). "A Princess Vanishes. A Video Offers Alarming Clues". New York Times. Alirita la 6an de julio 2019.
  7. [https://www.youtube.com/watch?v=UN7OEFyNUkQ Escape from Dubai (11a de marto 2018), Latifa Al Maktoum - FULL UNEDITED VIDEO - Escape from Dubai - Hervé Jaubert, Alirita la 6an de julio 2019.
  8. "Ex-spy: Daughter of Dubai ruler missing since escape attempt". AP News. Alirita la 6an de julio 2019.