Muhammad Guri

(Alidirektita el Mohamedo de Gor)

Mu'izz ad-Din Muhammad Ghori (en persa: معز الدین محمد غوری), denaske Ŝihab ad-Din (1149 – 15a de marto, 1206), konata ankaŭ kiel Muhammad de GhorMuhammad Guri, estis Sultano de la Gurida Imperio kun sia frato Ghiĝath ad-Din Muhammad el 1173 al 1202 kaj kiel sola reganto el 1202 al 1206.

Muhammad Guri
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1148 (1148-11-30)
en Ghor
Morto 15-an de marto 1206 (1206-03-15) (57-jaraĝa)
en Gazni
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per mortis en batalo vd
Tombo Sohawa Tehsil vd
Religio islamo vd
Ŝtataneco Afganio vd
Familio
Dinastio Guridoj vd
Patro Baha al-Din Sam I vd
Gefratoj Ghiyath al-Din Muhammad vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mu'izz ad-Din estis unu el la plej grandaj regantoj de la Gurida dinastio kaj oni konsideras lin kie la kreanto de la fundamento de la islama regado en la Hindia subkontinento, kiu daŭris dum kelkaj jarcentoj. Li regis super teritorio kiu etendas en partoj de nuntempaj Afganio, Bangladeŝo, Irano, norda Barato, Pakistano, Taĝikio kaj Turkmenio.

Mu'izz ad-Din konkeris la urbon Gazni en 1173 por venĝi la mortigon de sia antaŭulo Muhammad ibn Suri fare de Mahmud de Gazni kaj uzis ĝin kiel startejo por ekspansio en nordan Hindion.[1] Dume, li helpis sian fraton Ghiĝath en sia lukto kontraŭ Ĥorezma Imperio por la senjorlando Ĥorezmo en Okcidenta Azio. En 1175, Mu'izz konkeris Multanon el la Hamidluda dinastio, kiuj estis islamaj paŝtunoj, kaj konkeris ankaŭ Uch en 1175. Li aneksigis ankaŭ la Gaznavidan princlandon Lahoro en 1186, nome la lasta haveno de sia persiigitaj rivaloj.[2] Post la morto de Ghiĝath en 1202, li iĝis la sukcedanto de la Gurida Imperio kaj regis ĝis sia murdo en 1206.

Tiam komenciĝis konfuza luktado inter la restantaj Guri-estroj, kaj la ĥorezmanoj kapablis regi la Guridan Sultanlandon ĉirkaŭ 1215. Kvankam la gurida imperio estis mallongdaŭra, kaj malgrandaj Guridaj ŝtatetoj restis povaj ĝis la alveno de la Timuridoj, la konkeroj de Mu'izz's metis la fondon de la islama regado en Hindio. Kutbu l-Din Aibak, iama sklavo (mamluko) de Mu'izz, estis la unua Sultano de Delhio.

Notoj redakti

  1. Encyclopedia Iranica, Ghurids, C. Edmund Bosworth, reta eldono 2012, ([1]) Alirita la 2an de majo 2019.
  2. Encyclopedia Iranica, citita.