Mohammad Ali Ŝaho Kaĝaro

Mohammad Ali Ŝaho Kaĝaro (perse: حمدعلی شاه قاجار‎ ) ‎ (n. la 21-an de junio 1872 - m. la 5-an de aprilo 1925, en Sanremo) estis la ŝaho de Irano ekde la 8-a de januaro 1907 ĝis la 16-a de julio 1909.

Mohammad Ali Ŝaho Kaĝaro
Ŝaho
Mohammad Ali Shah Qajar.png
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1872 (1872-06-21)
en Teherano
Morto 5-an de aprilo 1925 (1925-04-05) (52-jara)
en Sanremo
Tombo Imam Husayn Shrine [#]
Religio Ŝijaismo [#]
Lingvoj persa lingvo [#]
Ŝtataneco Irano [#]
Subskribo Mohammad Ali Ŝaho Kaĝaro
Familio
Dinastio Kaĝaroj [#]
Patro Mozaffar ad-Din Shah Qajar [#]
Edz(in)o Malekeh Jahan [#]
Infanoj Mohammad Hassan Mirza • Ahmad Shah Qajar • Mahmoud Mirza [#]
Profesio
Okupo politikisto • sklavposedanto [#]
Ŝaho de Persio
Dum de 1907 ĝis 1909
Antaŭulo Muzaffaraddin Ŝah
Sekvanto Ahmad Ŝaho Kaĝaro, lia filo
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Mohammad Ali Shah.jpg

Li estis kontraŭ la konstitucio kiu estis ratifita dum la regado de sia patro, Mozzafar-al-Din Ŝaho. En 1907 Mohammad Ali disigis la Nacian Asembleon kaj deklaris ke la konstitucio estis nuligita ĉar ĝi estis kontraŭ islama juro. Li bombadis la Asembleon kun la armea kaj politika subteno de Rusio kaj Britio. Tamen, li abdikis post la Persa Konstitucia Revolucio kaj estas memorita kiel simbolo de diktaturo.

Li fuĝis al Odeso, Rusio (nuntempa Ukrainio). Mohammad Ali elpensis sian revenon ekde Odeso. En 1911 li atingis Astarabad, Irano, sed liaj fortoj estis venkitaj. Mohammad Ali Ŝaho fuĝis al Konstantinopolo kaj mortis en San-Remo, Italio. Ironie, ĉiu estonta ŝaho de Irano ekde Mohammad Ali Ŝaho mortus en ekzilo ankaŭ.

Lia filo kaj posteulo, Ahmad Ŝaho Kaĝaro estis la lasta reganto en la Kaĝar-dinastio.