Mohammad Javad Kamali

Mohammad-Javad Kamali (perse محمدجواد کمالی, li mem uzas la antaŭnoman latinliterigon Djavad, ekzemple en la sube prezentata libro L'Espéranto) estas tradukisto, profesoro de francaj lingvo kaj literaturo kaj fondinto de la Franca Departemento en Azad Universitato de Maŝhado.

Mohammad Javad Kamali
Persona informo
Naskiĝo 11-a de septembro 1965
en Maŝhado (Irano)
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Maŝhado
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo profesoroverkistotradukisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton L'Espéranto
Aliaj aktivaĵoj profesoro de francaj lingvo kaj literaturo
vdr
"L'Espéranto" de Pierre Janton.

Li estas irana esperantisto, kiu tradukis la faman libron L'Espéranto de Pierre Janton (Que sais-je?) en la persan.

Li estis UEA-delegito en Maŝhado (Irano) pli ol dek jaroj.

Publikigaĵoj redakti

(elekto)

  • "Ferdosi, la poeto paradiza" kun Kejhan Sajjadpur en la revuo Literatura foiro, no 127, Suisse, octobre 1990.
  • "Komparo de karakteroj de l’homo un la nomoj de bestoj", en la revuo Juna Amiko, no 63, Hongrie, octobre 1992.
  • "L'espéranto et le processus de la traduction", en la revuo Mottarjem, no 22, Iran, été 1996.
  • "Francio vizitita", en la revuo Irejo-Bulteno, no 17, Iran, février-mars 1997.
  • Esperanto, (libro) Pierre Janton, Collection "Que sais-je" No 1511 ; Téhéran, Maison d’édition Ataï, 1998.
  • "La persa alfabeto", en la revuo Juna Amiko, no 63, Hongrie, septembre 1998.
  • "L'Espéranto et les Français", en La Revue de Téhéran, no 20, juillet 2007; [1]

Eksteraj ligiloj redakti