Mohssen MASSARRAT (14-a de Majo 1942 en Teherano, Irano) esta emerita profesoro pri politiko kaj ekonomiko kiel fakoj de sociaj sciencoj en la Universitato de Osnabrück kun ĉefaj studfakoj de Mezorientokaj Proksima Oriento, energio, Pacismo kaj Konfliktosolvado, partikulare pri Nord-Suda Konflikto. Li edukiĝis en Irano kaj translokiĝis en 1961 al Germanio. Massarrat estis instruisto por la Fondaĵo Friedrich Ebert kaj por la Fondaĵo Heinrich Böll kaj ekde 2002 li agadis por la germana ATTAC.[1]

Mohhsen Massarrat
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1942 (1942-05-14) (81-jaraĝa)
en Teherano
Lingvoj germana
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo profesoro
vdr

Lia teksto "La "paradokso" de Sinn aŭ kial merkatfortoj ne povas protekti la klimaton" publikiĝis en Esperanto en la kolektiva verko Kien la klimato? N-ro 3 (2012). Pri la roloj de kresko kaj de merkato en la tasko protekti la klimaton. Kvin eseoj.[2]

Kelkaj verkoj redakti

  • Braucht die Welt den Finanzsektor? Postkapitalistische Perspektiven. VSA Verlag, 2017, ISBN 978-3-89965-725-8.
  • Kapitalismus, Machtungleichheit, Nachhaltigkeit : Perspektiven zu revolutionären Reformen. Hamburg 2003, ISBN 978-3-89965-142-3.
  • Iran : Krieg oder Frieden? : Bürger- und Bürgerinnen-Information. Köln 2005, ISBN 978-3-88906-118-8.
  • Das Dilemma der ökologischen Steuerreform : Plädoyer für eine nachhaltige Klimaschutzpolitik durch Mengenregulierung und neue globale Allianzen. Marburg 2000, ISBN 978-3-89518-254-9.
  • Mittlerer und Naher Osten : eine Einführung in Geschichte und Gegenwart der Region. Münster 1996, ISBN 978-3-929440-73-7.
  • Rohstoffpreise und monostrukturelle Ökonomien. Osnabrück 1988.
  • Weltenergieproduktion und Neuordnung der Weltwirtschaft : die Weltarbeitsteilung und die Neuverteilung des Reichtums in der Welt. (Habil. Schrift) Frankfurt/Main 1980, ISBN 978-3-593-32629-0.

Notoj redakti

  1. Mitglieder des wissenschaftlichen Beirates. Arkivigite je 2018-07-13 per la retarkivo Wayback Machine <en: Attac. 13a de Julio 2018.
  2. Kien la klimato? N-ro 3 (2012). Pri la roloj de kresko kaj de merkato en la tasko protekti la klimaton. Kvin eseoj. Gerd Deumlich: Ĉu atendi la mondpereon?; Karl Unger: La kreskoparadigno kaj la ekologiaj krizoj; Klaus Müller: Pli mallongan labortempon anstataŭ pli da kresko; Mohhsen Massarrat: La "paradokso" de Sinn aŭ kial merkatfortoj ne povas protekti la klimaton; Klaus-Hermann Tjaden: Rimarkoj pri la "kresko"-kritiko; Klaus Engert kaj Peter Schüren: Ekologio kaj moviĝo; Conrad Schuhler: La Granda Krizo. Ĉu ni povas atingi la transformadon al solidara ekonomio trans la kapitalismo? Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 62 paĝoj, ISBN 978-2-918300-80-9 (= MAS-libro 82).