Mohsen Rezai

Mohsen REZAI (perse محسن رضایی, plena denaskita nomo — Mohsen Sabzevar Rezaji Mirgaed; naskiĝis en 1954, Masĝed Solejman, Ĥuzestano, Irano) — estas irana politikisto, la sekretario de la Konsilio pri laŭceleco, major-generalo, pli frue — militestro, la komandanto de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio.

Mohsen Rezai
Rezaee.JPG
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1954 (1954-09-01) (66-jara)
en Masĝed Solejman
Ŝtataneco Irano
Alma mater Teherana universitato • Irana universitato de scienco kaj teknologio
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto
TTT
Retejo http://www.rezaee.ir/
Information icon.svg
vdr

Post la fino de mezlernejo en 1974/1975 li lernis en Irana universitato de scienco kaj teknologio en la fakultato de maŝinkonstruado. En 1981 27-jaraĝa Rezai iĝis la komandanto de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio, anstataŭiiginte 47-jaraĝan Mostafa Ĉamran, mortigitan la 21-an de septembro de la iraka kamikazo. Post la Iraka-Irana milito li daŭris lernadon en la Teherana universitato kaj en 2001 doktoriĝis pri ekonomio.

Li fondis la Universitaton honore imamo Hosejn, Universitaton de medicinaj sciencoj honore Bagijatula kaj la fakultato de la komandestraro de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio. En 1988-1989 Rezai fondis milit-inĝenieran bazon «Ĥatam-ol-Anbija».[1]

En 1997 li demisiis kaj estis elektita en la Konsilio pri laŭceleco, baldaŭ iĝinte la sekretario de tiu kaj la prezidanto de la komisiono pri ekonomio kaj komercio.

La terora ago en ArgentinoRedakti

En novembro 2006 potencoj de Argentino donis al Interpol la peticion pri la internacia serĉado de Rezai kune kun ses aliaj iranaj civitanoj, suspektitaj pri kompliceco al la eksplodo en Hebrea kultura centro en Bonaero la 18-an de julio 1994. La filo de la politikisto, Ahmed Rezai, rifuĝinta al Usono, rakontis pri la kompliceco de lia patro al tiu terora ago. Tamen poste Argentino ne petis Iranon pri ekstradicio de Rezai.

Partoprenado en prezidantaj balotadojRedakti

Mohsen Rezai partoprenis prezidantajn balotadojn en 2005 kaj 2009.

ReferencojRedakti