Molacillos [molaZIljos] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco. Molacillos estas etimologie rilatebla al Muelejetoj.

Molacillos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49120
Demografio
Loĝantaro 240  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 35′ N, 5° 40′ U (mapo)41.582777777778-5.6591666666667Koordinatoj: 41° 35′ N, 5° 40′ U (mapo) [+]
Alto 638 m [+]
Areo 23,68 km² (2 368 ha) [+]
Molacillos (Provinco Zamoro)
Molacillos (Provinco Zamoro)
DEC
Molacillos
Molacillos
Situo de Molacillos
Molacillos (Hispanio)
Molacillos (Hispanio)
DEC
Molacillos
Molacillos
Situo de Molacillos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Molacillos [+]
vdr
Municipoj de la komarko Tierra de Alba en la centro de la provinco Zamoro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 23,68 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 239 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 16 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 962. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. Ĝi apartenis portempe al la Katedralo de Zamoro.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti