Malfermi la ĉefan menuon

Molamjajn (antaŭe Mulmejn) estas signifa universitata urbego, mara havenurbo en Birmo, en subŝtato Mon. Ĝi estas ankaŭ distrikta ĉefurbo.

Molamjajn
Viewpoint pagoda.JPG
Administrado
Demografio
Loĝantaro 500 000  (2009) [+]
Geografio
Geografia situo 16° 29′ N, 97° 38′ O16.48472222222297.625833333333Koordinatoj: 16° 29′ N, 97° 38′ O [+]
Horzono UTC+06:30 [+]
Situo de Molamjajn
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Mawlamyaing [+]
Information icon.svg
vdr
Larĝa panoramo en Molamjajn
Marbordo en Molamjajn
Vojo en Molamjajn
Universitato en Molamjajn

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

 
Panoramo en Molamjajn
 
Strato en Molamjajn

Molamjajn situas 300 km sudoriente de Jangono laŭ la Andamana Maro ĉe delto de rivero. La urbego havas rande montetojn.

HistorioRedakti

La unua mencio okazis en 1479. Erao de la brita koloniigo komenciĝis en 1824 pro la unua birma-brita milito. Molamjajn estis la unua ĉefurbo de la tiama brita Birmo inter 1826 kaj 1852. La urbo tamen restis plu dense loĝata de britoj. Jam tiam la haveno estis grava ponto inter la proksimaj britaj kolonioj. Post la asendependiĝo en 1948 la britoj foriris, sed restis multe da domoj.

EkonomioRedakti

Molamjajn komence havis rizmuelejojn. Nun la grandurbo havas du industriajn zonojn. Oni okupiĝas pri komercadoj aŭ prilaboradoj (zinkoj, pikdratoj, cementoj, nutraĵoj, tekstiloj, ŝuoj, mebloj, plastoj, aŭtaj akcesoraĵoj). En 2017 aperis la petrola kaj gasa industrioj.

EdukoRedakti

Molamjajn havas 13 publikajn mezlernejojn, kvar universitatojn, du institutojn kaj kolegion.

TrafikoRedakti

 
Kirko en Molamjajn
 
Kirko Sankta familio en Molamjajn

Flughaveno de Molamjajn havas regulajn flugojn al Jangono kaj 2013 al Tajlando. Estas ankaŭ grava fervoja ponto (ankaŭ alia ponto al la insulo) kaj stacidomo por aŭtobusoj. La haveno estis grava ne nur por la enlanda, sed ankaŭ por la internacia kargado.

VidindaĵojRedakti

ĜemelurbojRedakti

FontojRedakti