Figueruela de Arriba

(Alidirektita el Moldones)

Figueruela de Arriba [figeRŬEla deaRIba] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Aliste, en la okcidento de la provinco, angule kun plej nordorienta Portugalio. Figueruela de Arriba estas etimologie tradukebla al Figarbeto de Supro.

Figueruela de Arriba
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49520
Demografio
Loĝantaro 326  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 6° 27′ U (mapo)41.868611111111-6.4430555555556Koordinatoj: 41° 52′ N, 6° 27′ U (mapo) [+]
Alto 857 m [+]
Areo 152,85 km² (15 285 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Figueruela de Arriba (Provinco Zamoro)
Figueruela de Arriba (Provinco Zamoro)
DEC
Figueruela de Arriba
Figueruela de Arriba
Situo de Figueruela de Arriba
Figueruela de Arriba (Hispanio)
Figueruela de Arriba (Hispanio)
DEC
Figueruela de Arriba
Figueruela de Arriba
Situo de Figueruela de Arriba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Figueruela de Arriba [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Figueruela de Abajo, Figueruela de Arriba (municipa ĉefurbo), Flechas, Gallegos del Campo, Moldones, Riomanzanas kaj Villarino de Manzanas, okupas totalan areon de 152,96 km² (la plej etenda en la komarko) kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 317 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 400 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 84 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas prahistoriaj kaj romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 11-a jarcento. El 12-a al 16-a jarcentoj ĝi dependis de la Monaĥejo de Santa María de Moreruela en samprovinca Granja de Moreruela. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo ekzemple en 1813.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, preĝejo, piedirado, naturaj lokoj ktp.

El 15-a ĝis 19-a de Junio 2022 okazis terura incendio en la tuta montaro Sierra de la Culebra ĝis la valo de la rivero Tera, eksplodinta pro kuniĝo de nekutima varma tajdo (antaŭsomera) kun sekaj ŝtormoj kiu fakte okazigis aliajn 50 incendiojn en la tuta regiono. La incendio detruis pli ol 25 000 hektarojn, oni interrompis la trafikon per ŝoseo kaj trajno kaj loĝantoj de du dek loĝlokoj estis provizore translokigitaj al sekuraj rifuĝejoj. La municipoj damaĝitaj de tiu incendio estis Villardeciervos, Flechas, Cional, Codesal, Villanueva de Valrojo, Ferreras de Arriba, Ferreras de Abajo, Otero de Bodas, Olleros de Tera, Val de Santamaría de Otero de Bodas, Calzadilla de Tera, Villar de Farfón, Junquera de Tera, Milla de Tera, Pumarejo de Tera, Melgar de Tera kaj Vega de Tera.[1][2] Finaj kalkuloj de detruo ĉirkaŭas 30 000 hektarojn, kio faras tiun incendion la plej detrua en la regiono Kastilio-Leono] kaj eble en la tuta Hispanio, ekde oni havas registrojn.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Las llamas en la Sierra de la Culebra (Zamora) han calcinado ya cerca de 20.000 hectáreas Público, 18a de Junio 2022, Alirita la 20an de Junio 2022.
  2. Sofocan las llamas de la Sierra de la Culebra y los desalojados vuelven a sus casas Público, 19a de Junio 2022, Alirita la 20an de Junio 2022.
  3. Telediario de Kanalo 1a, 20an de Junio 2022, 15:00