Molekula biologio estas la fako de biologio kiu esploras molekulojn esencajn por vivo. Molekula biologio esploras, interalie, la strukturojn kaj funkciojn de DNAj, RNAj kaj proteinoj de ĉeloj. Gentekniko ludas gravan rolon en tiu branĉo de biologio.

La struktura biologio estas branĉo de la molekula biologio, la biokemio kaj de la biofiziko, kiu studas la strukturon de biologiaj makromolekuloj.

Bibliografio redakti

Internacia Vortaro de Mikroba Genetiko (Esperanta - angla - ĉina), kompilis Ralph A. Lewin, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994. La vortaro entenas pli ol 700 terminojn. Krom terminoj specifaj en mikroba genetiko kaj molekula biologio, la vortaro entenas ankaŭ la plej ofte uzatajn terminojn de la ordinara genetiko (de eŭkariotaj plantoj kaj bestoj) kaj biokemio.

Vidu ankaŭ redakti