Molina de Segura estas hispanuja municipo apartenanta al la Murcia Regiono. Ĝi lokas en komarko Huerta de Murcia. Tiu havas etendon de 169 km2. La limoj de la municipo estas ĉeaj de Fortuna, Murcio, Torres de Cotillas, Alguazas, Lorquí, Archena, Ulea kaj Blanca. La loĝantaro de Molina konsistis de 70964 personoj en la jaro 2018.[1][2]

Molina de Segura
hispane Molina de Segura
urbo
municipo en Hispanio
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Murcia Regiono
Koordinatoj 38° 3′ 0″ N 1° 12′ 0″ U / 38.05000 °N, 1.20000 °U / 38.05000; -1.20000 (mapo)
Areo 169 km² (16 900 ha)
Loĝantaro 70,964 (20182023)
Denseco 884,90 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
ISO 3166-2:ES ES-MU
Molina de Segura (Hispanio)
Molina de Segura (Hispanio)
DEC
Situo de Molina de Segura enkadre de Hispanio
Molina de Segura (Murcia)
Molina de Segura (Murcia)
DEC
Situo de Molina de Segura enkadre de Murcia Regiono
Vikimedia Komunejo: Molina de Segura
Retpaĝo: [1]
vdr
Municipa teritorio de Molina de Segura en la Murcia Regiono.
Fasado de la Preĝejo Asunción.

Laŭ tio ĝi estas la kvara municipo en loĝantaro de la Regiono Murcia, kun 71 890 loĝantoj (INE, 2019),[3] post Murcio, Kartaĥeno kaj Lorko. De la totala loĝantaro, proksimume 65 % loĝas en la urba kerno, kaj la cetero en 14 submunicipoj, ĉefe en Romeral, Ribera de Molina kaj El Llano. Molina formas parton de la Metropola areo de Murcio. La municipa teritorio estas trapasata de la rivero Segura.

Ĉirkaŭe estas naturaj lokoj, montaroj, malsekejoj, kavoj, ravinoj ktp. Vizitindaj estas preĝejoj, ermitejoj, restaĵoj de murego, muzeoj, domoj de riĉuloj, industriaj kamenoj, surstrataj skulptaĵoj ktp.

Historio redakti

Molina formis parton de la teritorioj de la Infanto Don Juan Manuel, kie li pasigis longajn periodojn. La gravo de la loko rilatis al ties proksimeco de Murcia ĉefurbo, survoje al tiu. Plej verŝajne tie estis verkita almenaŭ plejparte lia fama verko El conde Lucanor.

Ekonomio redakti

La ekonomio estas bazata sur la agrikulturo de irigacio, kio ebligis industrion ekzemple de konservaĵoj. Poste aliaj industrio ariĝis. Krom irigacio, aliaj kultivoj propraj de la mediteraneaj neirigaciaj areoj estas migdalarboj, olivarboj kaj vitejoj kaj cerealoj kiel hordeo. En fruktoĝardenoj estas fruktarboj (ĉefe persiko nome 10% de la regiono, aprikoto, pruno), citrusoj (citrono kaj oranĝo), legomoj (artiŝoko, brokolo, florbrasiko, spinaco), tuberoj (terpomo), fruktoj (melono) kaj cerealoj (maizo).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti