Blua molinio

(Alidirektita el Molinia caerulea)

La blua molinio (latine Molinia caerulea) estas holarktisa herbo indiĝena en Eŭropo, okcidenta Azio, Nordafriko kaj la oriento de Nordameriko. Ĝi troviĝas en ejoj de la malaltebenaĵoj ĝis en alteco de 2300m en la Alpoj. Kiel la plimulto de la herboj, ĝi plej bone kreskas en acidaj grundoj, ideale je pH-valoroj inter 3,5 kaj 5, tamen ĝi povas resti vivanta ĉe pli ekstremaj cirkonstancoj, kelkfoje ĉe pH-valoro malalta ol 2.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blua molinio
Aspekto
Aspekto
Biologia klasado
Regno: Plantae
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Arundoideoj Arundinoideae
Genro: Molinia
Specio: M. caerulea
Molinia caerulea
(L.) Moench
Sinonimoj

Aira caerulea
Arundo agrostis

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Spiko

Ĝi estas staŭdo, konstituanta herbotufojn, kiuj atingas grandecon de 90 cm. Pro la kompakta tufoj ĝi estas tre rezista kontraŭ la fajroj de la erikejoj. Ĝia ligulo estas ringo de haroj. La longaj mallarĝaj purpuraj spiketoj estas grava rekonilo.

La blua molinio floras en aŭgusto kaj septembro, pli malfrue ol la plejmulto de la aliaj specioj. La floroj estas protoandrinaj.

La raŭpoj de kelkaj specioj de papilioj uzas ĝin kiel nutraĵplanto, ekzemple la multkolora dikkapulo (Carterocephalus palaemon).

Claviceps purpurea estas askofungo kiu proliferas sur la semoj de la blua molinio. Sporoj de Claviceps purpurea povas esti transportataj per insektoj kiel Mythimna l-album.

Skleroto de Claviceps purpurea kreskanta sur la semoj de blua molinio.

Bibliografio redakti