Molinismo estas teologia fluo kiu eltiris inspiron el la studoj plenumitaj de Jezuito Luizo de Molina (1535 - 1600).

Luizo de Molina.

La starta punkto de tiu teologia teorio estas la eblo kunigi la staton de la dia ĉioscio kun la libera volo de la homo.

La dia Graco kaj la homa libero povas akordiĝi ĉar Dio mem povas certe antaŭvidi en sia ĉiopovo la estontajn konsenton kaj malkonsenton de la homo al la graco mem.

Tiu plano de savo estas aktualigita pro la pozitiva aspekto atribuita al la "homa libero" ĉar ankaŭ la origina peko ne senfajrigis la soifon de la savo.

Luizo de Molina subtenis, en sia verko De concordia liberi arbitrii cum gratiae donis, divina praescientia, providentia, praedestinatione, et reprobatione ad nonnullos primae partis divi Thomae articulos[1] ke Dio posedas la scion de ĉiuj eventoj. Pere de sia "Meza scienco"[2] li konas la agojn kaj okazintajn aŭ okazontajn kaj tiujn kiuj neniam okazos.

El sia flanko la homo posedas la laŭgradan liberon ricevi la savon. La homo, tial, estas “puŝita” de "sufiĉeco" (sufiĉa graco), kiu helpas ree komenci kredi, ami kaj esperi, ĝis alveni al la graco "efika", la plej alta grado de la spirita leviĝo. El tio la kuniĝo, nome la renkonta punkto inter la scio-kapablo de Dio kaj homa libervolo.

(Parenteze). Al 'molinismo', kiel pensfluo, adheris ankaŭ mercedana fratulo Gabriel Tellez (1584-1648) kiu elektis kiel artista nomo Tirso de Molina por omaĝi sian majstron. Tirso estas fama epigono de la hispana teatro de la 'Siglo de oro', aŭtoro de Don Johano. La bonfaranto de Sevilo, dramo encentrita sur la figuro de deloganto kiu havis grandegan sukceson sur la scenejoj.[3]

Fontoj de la doktrino de Molinismo redakti

Molinismo fundas sian doktrinon krom sur la teologio kaj racio, ankaŭ sur la Biblio. Ekzemple sur Mateo 11, 23:

“Kaj vi, Kapernaum! ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi malsupreniĝos ĝis Hades; ĉar se en Sodom estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, ĝi restus ĝis hodiaŭ."

Kaj argumentas el la fakto ke Dio, laŭ la Biblio ankaŭ riproĉas kaj minacas la pekulojn... Se la savo estus antaŭdestinita Dio en la Biblio farus sensencaĵojn!

Molinismo kompare kun Kalvinismo kaj Arminianismo redakti

Molinismo distingigas el Kalvinismo ĉar la antaŭscio de Dio ekzerciĝas respektante la elektojn de la libera volo de la homo: Dio nur antaŭscias kion la libera volo elektus: konsenti kun la graco aŭ malkonsenti. La Kalvinista antaŭscio, male, dekretas antaŭe tiujn kiuj konsentus aŭ malkonsentus.

Molinismo distingiĝas ankaŭ el Arminianismo pro sia akcentado de la rolo de la kunlaborado de la libera volo kaj per rolo de la konsento per la bonfarado kaj ankaŭ pro la universaleco de la krista savo etendiĝenda ankaŭ al tiuj kiuj “adheras al Kristo” ne sufiĉe scii pri li.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia

Eksteraj ligiloj redakti

  • itallingve [4]:elploro pri la teologio de de Molina.
  • [5] Molinismo en Cathopedia

Notoj redakti

  1. Pri la harmonio de la libera volo kun la donoj de la graco, dia antaŭscio, providenco, antaŭdestinismo, kaj pri disputo pri iuj artikoloj de la unua parto de Sankta Tomaso.
  2. Laŭ Molina ekzistas, fakte, en Dio kune kun la scienco de inteligento (per kiu li konas ĉiujn eblecojn entenatajn en sia ĉiopovo kaj la scienco de vizio (per kiu li konas siajn liberarajn kreojn), sciformo kiu okupas la mezon de tiuj du formoj, intera scienco pere de kiu li konas kion faros la kreitaĵoj dotitaj per libera volo, sen ke tio neniigu ilian liberon libervole agadi aŭ malagadi
  3. Pri tiu dramo zorgis version ankaŭ Molière kaj poste Carlo Goldoni antaŭ ol la temo estu majstre reprenita de la muzikoj de Mozart sur libreto de Lorenzo Da Ponte.