Molinos de Duero

municipo en Hispanio
(Alidirektita el Molinos de Duero (Sorio))

Molinos de Duero [moLInos deDŬEro] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco. La loknomo Molinos de Duero estas etimologie komprenebla kiel Muelejoj de Doŭro, kaj tiurilate estas skizita ĉerivera muelejo sur verda fono en la municipa blazono.

Molinos de Duero
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42156
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 161  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 53′ N, 2° 47′ U (mapo)41.885277777778-2.7875Koordinatoj: 41° 53′ N, 2° 47′ U (mapo) [+]
Alto 1 095 m [+]
Areo 27,39 km² (2 739 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Molinos de Duero (Provinco Sorio)
Molinos de Duero (Provinco Sorio)
DEC
Molinos de Duero
Molinos de Duero
Situo de Molinos de Duero
Molinos de Duero (Hispanio)
Molinos de Duero (Hispanio)
DEC
Molinos de Duero
Molinos de Duero
Situo de Molinos de Duero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Duruelo de la Sierra [+]
vdr

Geografio redakti

 
Komarko Pinaroj en la nordokcidento de la provinco Sorio.
 
Loko de Molinos de Duero en la provinco Sorio.
 
La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 27,39 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 158 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 200 loĝantojn el la 1960-aj jaroj.

Ĝi distas 38 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj estas apud Vinuesa, fine de la Akvobaraĵo Cuerda del Pozo ĉe la rivero Doŭro.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 11 hektarojn, nome 1 % de la teritorio.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Marteno, popola arkitekturo kaj la urbodomo (en la foto de la tabelo).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti