Molnaszecsőd [molnaseĉOd] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Körmend.

Rába ĉe Molnaszecsőd

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Molnaszecsőd situas laŭ la ĉefvojo inter Vasvár kaj Szentgotthárd, laŭ maldekstra bordo de rivero Rába (kun ponto). Körmend troviĝas 9, Vasvár 12, Szombathely 26 km-ojn.

Historio redakti

En 1910 laŭ la popolnombrado oni komputis tie 708 homojn (ĉiuj hungaroj). Tiam la lasta poŝto funkciis en Körmend [1].

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, migra poŝto, municipa administracio.

Vidindaĵoj redakti

Vidindaĵoj estas la malnova grenejo kaj lago Úsztató (ustato), kie estas maloftaj kreskaĵoj.

Famuloj redakti

En Molnaszecsőd naskiĝis inĝeniero Gyula Patkó.

Fontoj redakti