Malfermi la ĉefan menuon
Monaĥejo Fürstenberg en la jaro 1464
Kruckapelo sur Fürstenberg

Monaĥejo Fürstenberg estas iama monaĥejo sur la monteto Fürstenberg ĉe Ksanteno (Germanujo). Ĝin fondis Benediktanoj, kiuj ĝin tamen poste vendis al la cistercianinoj.

HistorioRedakti

Jam en la jaro 1076/79 Hildolfo, ĉefepiskopo de Kolonjo, konsekris sur Fürstenberg kapelon honore de Sankta Marteno de Tours. En 1116 Ĉefepiskopo Frederiko la 1-a de Schwarzenburg transdonis la kapelon al la benediktana abatejo je Siegburg. Laŭ konsiloj de Norberto el Xanten Henriko Darnick donacis al la ordeno poste feŭdon sur Fürstenberg je la kondiĉo, ke tiu ĉi konstruu monaĥejon. Frederiko la 1-a dokumentis ĉi tiun donacadon en 1119; La donacadon de du bienoj en Birten kaj Eger, de unu terpeco en Ksanteno same kiel de tero en la lokoj Werrich kaj Büderich, nun apartenaj al Wesel, Ĉefepiskopo Arnoldo la 1-a de Kolonjo dokumentis en la jaro 1144. Ĝis ĉi tiu momento sur Fürstenberg jam estis ekestinta la monaĥejo Sankta Maria kun trinava romanika abatopreĝejo kun kvar turoj. Ĉar la donacodokumento tekstas kaj pri viraj kaj pri inaj ordenanoj, oni supozas por ĉi tiu monaĥejo, ke jam ekde la fondiĝo temis pri duobla monaĥejo. Komence de la 13-a jarcento ĉiuj viraj ordenanoj tamen forlasis la monteton Fürstenberg, kaj ekestis monaĥinejo.

En 1259 la monaĥejo estis vendata kontraŭ la volo de la tie vivantaj Benediktaninoj al la cisterciana ordeno, kies monaĥinejon en Horst aan de Maas ses jarojn antaŭe brulego estis ruiniginta. Ĉefepiskopo Konrado de Hochstaden aprobis la transdonadon la 7-an de aŭgusto 1259 sub la kondiĉo, ke la tie restontaj Benediktaninoj plue ricevas sian ĝistiaman vivtenon, kompense tamen ne rajtas akcepti pluajn ordenaninojn. La ĉefepiskopo de Utreĥto intertempe estis konstruiginta novan monaĥejon proksime de Deventer kiel anstataŭaĵo por la cisterciana monaĥejo forbrulinta en 1253, tiel ke kelkaj el la ordenanoj revenis tien. En 1284 finfine okazis la lasta diservo de la Benediktaninoj en Monaĥejo Fürstenberg, kiu en 1265 ekstaris sub la protekto de la preposto de la Viktorabatejo de Ksanteno.

En 1460 la monaĥejo estis grandparte detruata je malpacoj inter la dukoj de Kleve kaj la kolonja ĉefepiskopo Ditriĥo la 2-a de Moers, ĝis 1467 ĝi estis rekonstruata. En 1499 la monaĥinejon prirabis soldatoj transirintaj al Duklando Geldern, ĝis kiam en 1586 dumpase de la Okdekjara Milito hispanaj trupoj ĝin definitive ruinigis. La Cistercianinoj trovis poste rifuĝon en la franciskana Agneta Monaĥejo je Ksanteno. En 1671/72 la Cistercianinoj konstruigis sur la ruinoj de la abatoporeĝejo sur Monteto Fürstenberg la Kruckapelon, kiu sekve de la malfondo de la monaĥinejo kadre de la sekularigo sub Napoléon Bonaparte eniris privatan posedon kaj konserviĝis ĝis nun.

Eksteraj ligilojRedakti