Monaĥejo Fossanova

Monaĥejo Fossanova estas iama abatejo de Benediktanoj, poste de Cistercianoj kaj pli malfrue monaĥejo de Kartuzianoj kaj nun franciskana konvento en la komunumo Priverno en Italujo, provinco Latio. La monaĥejo estas itala nacia monumento.

Monaĥejo Fossanova

Historio redakti

Plej malfrue en la naŭa jarcento Benediktanoj fondis la abatejon. Papo Gregorio la 4-a (837 - 844) estis antaŭe monaĥo en Fossanova. La monaĥejo unue nomiĝis laŭ Salvatoro, pli malfrue laŭ Sankta Pudentiana kaj poste laŭ la sanktuloj Stefano kaj Marteno.

La grafoj de Akvino validas kiel fondintoj de la monaĥejo. Tiu ĉi estas tamen konata precipe kiel mortejo de Tomaso de Akvino, kiu mortis ĉi tie dum la vojaĝo al la dua koncilio de Liono la 7-an de marto 1274.

En 1135 la abatejo aliĝis al la ordeno de la Cistercianoj kaj submetiĝis sub la abatejo Hautecombe en Savojo el la filiaro de la ĉefabatejo Clairvaux. La unua cisterciana abato Gerardo fariĝis sesa abato de Clairvaux. La monaĥejo lokumis plurajn kardinalojn kaj episkopojn.[1] La monaĥejo fariĝis ĉefmonaĥejo por kvin pluaj abatejoj en Italujo.

Proksimume 1457 Fossanova fariĝis prebendo, samtempe komenciĝis la subiro de la monaĥejo. En 1623 la monaĥejo aliĝis al la roma provinco de la itala kongregacio de Sankta Bernardo.

En 1810 la registaro de reĝlando Napolo malfondis la monaĥejon. En 1825 papo Leono la 13-a transdonis ĝin al la Kartuzianoj de Trisulti, kiuj restis proksimume unu jarcenton. Nuntempe polaj ordenanoj de la franciskana ordeno.

Ensemblo kaj konstruaĵoj redakti

La fundamentoj por la nova monaĥopreĝejo estis metataj en 1163 sub abato Gerardo, kaj la preĝejo estis finkonstuata en 1208. La cisterciana-burgonja arĥitektura stilo de la abatejo finkonstruita fine de la 14-a jarcento pli malfrue ankaŭ estis modelo por aliaj suditalaj monaĥejoj.

Literaturo redakti

  • Balduino Gustavo Bedini: Breve prospetto delle Abazie Cistercensi d'Italia, Casamari 1965, pj. 19-20.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti