La Monaĥejo de la Virgulino - Gelati proksime de Kutaisi (regiono Imereti) de Kartvelio okcidente) estis fondata de la kartvela reĝo Davido la Konstruanto (1089-1125) en 1106. Ĝi estis enlistigita en la Monda heredaĵo de Unesko en 1994, kune kun la Katedralo de Bagrato kiel sama organismo.

Monaĥejo Gelati
გელათის მონასტერი
monaĥejo
Estiĝo 1106
Lando Kartvelio vd
Situo Kutaiso
Areo 4.2
Situo
Geografia situo 42° 17′ 41″ N, 42° 46′ 5″ O (mapo)42.29472222222242.768055555556Koordinatoj: 42° 17′ 41″ N, 42° 46′ 5″ O (mapo)
Monaĥejo Gelati (Kartvelio)
Monaĥejo Gelati (Kartvelio)
DEC
Monaĥejo Gelati
Monaĥejo Gelati
Situo de Monaĥejo Gelati
Map
Monaĥejo Gelati
Parto de Bagrati Cathedral and Gelati Monastery vd
Retejo http://whc.unesco.org/en/list/710
vdr
Monaĥejo de la Virgulino
Fresko de la Dipatrino en la absido.

La monaĥejo Gelati dum longa tempo funkciis kiel unu el la ĉefaj klerigejoj kaj kulturcentroj de Kartvelio. Ĝi havis akademion kiu dungis kelkajn el la plej famaj kartvelaj sciencistoj, teologoj kaj filozofoj, multaj el ili jam estis antaŭe en aliaj ortodoksaj monaĥejoj en aliaj landoj aŭ en la akademio Mangan en Konstantinopolo. Pro la ampleksa laborado de la akademio Gelati, la tiuepoka loĝantaro eknomis ĝin «Helado» kaj «dua Athos».

La monaĥejo Gelati konservas grandan nombron da murpentraĵoj kaj manskribaĵoj el la 12a - 17a jarcentoj. En ĝi estas entombigita unu el la plej elstaraj kartvelaj reĝoj, Davido la 4-a de Kartvelio (Davit Agmaŝenebeli en la kartvela lingvo).

Reĝaj tomboj en la Monaĥejo redakti