La Monaĥejo Gerode (latine: Abbatia Sancti Michaelis et Beatae Mariae Virginis Gerodensis, germane: Kloster Gerode) estas iama benediktana klostro en la katolika Eichsfeld-regiono en Germanujo, situante ĉ. 1 kilometron sude de Weißenborn-Lüderode. Ĝi fonditis ĉ. 1100 kiel unua klostro de la elekto-majenca regiono post la jam antaŭe ekzistinta Marteno-konvento en Heilbad Heiligenstadt. Ĝia alteco estas en valo ĉe la piedo de la monto Winkelberg (415 metroj); iom pli sude fontas la rivero Eller.

Ruinoj de la abatejkirko en Gerode

Historio redakti

Mezepoko redakti

Kiel fondinto nomiĝas grafo Widelo kaj lia filo Rüdiger, kiuj pluse donacis al Gerode privatajn havaĵojn ne malmultajn. La plejmulto de la bienoj estis en la proksimeco de la klostro garantiante pro la granda nombro jam frue bonstaton rimarkindan. Ĉar ĉe la morto de ambaŭ grafoj finkonstruo ankoraŭ ne estis, Richardis kaj la filoj kontinuigis la konstruadon. Richardis estis la vidvino de margrafo Rudolfo de Stade; malklaras kiel la Stade-grafoj iam estis akirintaj posedaĵojn en la Eichsfeld-regiono. En Erfurto en 1124 okazis la solena transdono de la tuto al la ĉefepiskopo majenca Adalberto. La majencanoj pluse de ŝi ricevis la kastelon Harburg en Haynrode. Kiel signon de submetiĝo al la arkiepiskopa seĝo pagu la klostro certan sumon ĉiujare en la festotago de Sankta Marteno de Tours.

Dum la malfrua mezepoko suferis kaj la monaĥejo kaj la bienoj pro militoj, interdinastiaj kvereletoj kaj la pesto. En 1467 ekmembriĝis la abatejo al la Reformkongregacio de Bursfelde (eksa klostro en Hannoversch Münden-Bursfelde). La Kamparanaj ribeloj de 1525 kaj la Tridekjara milito (surloke ekde 1622]] igos ĥaoson teruran. Post kiam la majencanoj jam en 1790 pripensis eblan abolicion de Gerode, la aŭtoritatoj de Prusio, al kiu sumetiĝis nevole la eichsfeld-anoj post 1802, ordonis neniigon por la jaro 1803. Ŝanĝiĝis la klostro je ŝtata bieno: tiam ĝi konsistis el 960 germanaj akreoj da agroj, 144 akreoj da herbejoj, 33 akreoj da ĝardenoj, 2400 akreoj da arbaro kaj 234 akreoj da tereno apud la antaŭvilaĝo Fuhrbach; aldonendas ankoraŭ 300 akreoj da tereno ĉe Ohlenroder-bieno en Gieboldehausen.[1] Organiza ligego ekzistis al la Monaĥejo Zella, ĉar la gerode-anoj pretigis la prepostojn por Zella.

 
Portalo al la klostra zono en Gerode

Post sekularigo/1802 redakti

Unua ĝenerala lupreninto de la ŝtata bieno (pri sume 931 hektaroj) iĝis en 1805 Konrad Heinrich Goldmann. Posteulis lin la jenaj:

  • de 1837 ĝis 1868: Gustav Wilhelm Felber
  • de 1868 ĝis 1871: Julius Felber (filo)
  • de 1871 ĝis 1898: Max Jordan (2-a edzo de Johanna Felber)
  • de 1898 ĝis 1927: Ernst Lorenz
  • de 1927 ĝis 1945: Konrad Lorenz (filo)

Dum la Dua mondmilito laboris surloke ekde 1939 pli ol 20 gepunlaboristoj el Pollando kaj Ukrainio agrikulture.[2]

Uzo dum komunismo redakti

Neniiĝo de la bieno fariĝis en 1946 kaj la tereno disdonitis inter etfarmistoj. La nedetruitaj ejoj uzitis kiel porinfana hejmo (1952–1956), kiel laborejo porjunulara (1959–1961), kiel kazerno (1962–1967) kaj finfine kiel kleriga kaj feria centroj de la radi-aparatfabriko RFT Leipzig.

Nuna situacio redakti

Ekde 1994 prizorgis la tuto societo komunutila. La parko kun lageto havas unikan specaron da arboj el kiuj multaj havas pli ol 200 jaroj. Morbidigas la etoson tiean ankaŭ la restoj de la iam ne tute 1 km longa muro ĉirkaŭanta.

Listo de la abatoj redakti

  • 1143 Herimann[3]
  • 1147, 1154 Eberhard (v. Gunzelin v. Grosus)[4]
  • 1308 Eckebert[5]
  • 1372–1429: Heinrich von Wintzingerode
  • 1429–1448: Herwig von Wintzingerode[6]
  • 1556–1583: Rumpold Collart von Linden
  • 1583–1602: Jodocus Römer
  • 1602–1625: Nikolaus Probst
  • 1625–163?: Johannes Brewer
  • 163?–1642: Nikolaus Dildenius
  • 1642–1655: Johannes Wachelius
  • 1655–1676: Johannes Placidius Fischer
  • 1676–1690: Thomas Weinrich
  • 1690–1704: Nikolaus Richartz
  • 1704–1709: Bonifatius Wachtel
  • 1724–1747: Augustinus Streicher
  • 1748–1759: Antonius Wüstefeld
  • 1759–1787: Anselm Otto
  • 1787–1803: Edmund Otto

Prepostoj en Zella originante el Gerode redakti

  • 1643–1658: P. Matthias Gries
  • 1682–1704: P. Bonifatius Wachtel
  • 1705–1714: P. Odo Thüne
  • 1722–1744: P. Hieronymus Weiss
  • 1744–1748: P. Antonius Wüstefeld
  • 1748–1762: P. Odo Wegerich
  • 1762–1773: P. Bonifatius Kesting
  • 1777–1804: P. Joseph Klapproth

Tribunaldistrikto Gerode redakti

 
administrujo "Gericht Gerode" sur karto de 1759

La Tribunaldistrikto Gerode estis dum la frua mezepoko verŝajne parto de la Ohmfeldgau-regiono kaj konservis, eĉ post majenciĝo, propran tribunalan povon por la jenaj vilaĝoj: Bischofferode, Jützenbach, Holungen, Lüderode kaj Weißenborn. Krome la klostro regas super 10 dezertiĝintaj komunumoj (ekz. Ascha, Fischbach, Solebach, Wenigenbischofferode).[7] Juĝejo liberaera kun ekzekutejo troviĝis ĉe la Iberg-monto apud Weißenborn-Lüderode.

Referencoj redakti

  1. Monika und Gerd Leuckefeld: Über einige Domänen im Eichsfeld zwischen 1807 und 1814. En: Eichsfeld-Jahrbuch 17. Jg. (2009), Mecke Druck und Verlag Duderstadt, p. 189
  2. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (Hg.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945, Reihe: Heimatgeschichtliche Wegweiser Band 8 Thüringen, Erfurt 2003, p. 34, ISBN 3-88864-343-0
  3. RIplus Regg. EB Mainz 1 [n. 1777], in: Regesta Imperii Online [1]
  4. RIplus Regg. EB Mainz 1 [n. 1942], in: Regesta Imperii Online [2]
  5. RIplus Regg. EB Mainz 1,1 n. 1183, in: Regesta Imperii Online
  6. Bernhard Opfermann: Gestalten des Eichsfeldes. St. Benno-Verlag Leipzig und Verlag F.W. Cordier Heiligenstadt 1968, p. 328
  7. Johann Wolf: Politische Geschichte des Eichsfeldes mit Urkunden erläutert. Band 1 Göttingen 1792, §16 p. 25, §74 p. 116–119

Eksteraj ligiloj redakti

51.52194444444410.42