Monaĥejo Reichenau

La monaĥejo Reichenau (germane Kloster Reichenau [KLO:sta RAJhenaŭ], la toponimo Reichenau havas la signifon "riĉa herbejo" aŭ "herbejo de riĉuloj" - latine Monasterium Augiensis) estis benediktana monaĥejo en la loĝloko Mittelzell sur la insulo Reichenau en la Bodenlago. Ĝi fondiĝis en la jaro 724 fare de Sankta Pirmino kaj ekde la jaro 1540 estis priorejo de la diocezo Konstanz. Kun la Monaĥejo Sankt-Galo kaj la Abatejo de Fulda ĝi estas la plej signifaj monaĥejoj de la Karolida epoko. En 1757 la monaĥejo malfondiĝis, kaj en 1803 la lastaj monaĥoj forlasis la insulon. Nuntempe en la monaĥeja ĉefkonstruaĵo estas la administrejo de la politika komunumo Reichenau.

la monaĥejo Reichenau
la monaĥeja kirko en Mittelzell
bildigo de la monaĥejo el 1707

La Libropentraĵoj de la monaĥejo en 2003 akceptiĝis en la programo Memoro de la Mondo de Unesko. [1] Ekde la jaro 2001, post 250 jaroj, denove eta komunumo de benediktana monaĥoj vivas sur la insulo]].

Referencoj redakti