Monaĥejo Sankta Maria de El Paular
La Reĝa Monaĥejo Sankta Maria de El Paular (hispane: Real Monasterio de Santa María de El Paular) estis dum 450 jaroj monaĥejo de la kartuzianoj, ekde ĝia fondado en 1390. Nuntempe, ekde 1954, estas abatejo de la benediktanoj. Ĝi troviĝas en la municipo Raskafrio, en la madrida flanko de la Gvadarama Montaro, en la Madrida Regiono (Hispanio).

Reĝa Monaĥejo Sankta Maria de El Paular ekde la Ponto de la Pardono.
En ĝi troviĝas gravaj pentraĵoj de Vincento Karduĉo.