Monaĥejo de Sankta Petro de Kardenjo

La Monaĥejo de Sankta Petro de Kardenjo, en hispana origine Monasterio de San Pedro de Cardeña, estas abatejo de trapanoj situanta en Castrillo del Val, provinco Burgoso (Hispanio).

Sonorilmuro kaj turo cida, detalo.

Ĝi estis deklarita Kultura Interesaĵo en la kategorio de Monumento la 3an de junio de 1931.[1]

Ĝi troviĝas situanta je 10 km de la urba centro de Burgoso.

Historio redakti

Oni supozas, ke estis jam aktiva en la tempo de la hegemonio visigota. Ties fondo estas indikita de la dokumentoj en la jaro 899.

Sanktaj Martiroj redakti

La 6-a de aŭgusto de la jaro 953 ties 200 monaĥoj estis martirigitaj de islamanoj, kaj estos kanonigitaj en 1603 kaj konataj kiel La Martiroj de Kardenjo . La monaĥejo ĝuas de granda populareco de longe, kun vizitantoj kiaj la reĝo Filipo la 3-a kaj lia edzino la reĝino Margareto de Aŭstrio.

Laŭ legendo la sango de la martiroj fluis el la grundo la saman tagon ĉiujare.

Dum la Hispana Enlanda Milito ĝi iĝis koncentrejo por politikaj prizouloj.

La 1-a de februaro de 1967 forta incendio detruis tri kvaronojn de la monaĥejo, loĝata ekde 1942 de la trapanoj de Nuestra Señora de los Mártires.[2]

Biblioteko redakti

Konstruaĵo redakti

Cida loko redakti

 
Ĉefa fasado de la monaĥejo.

Laŭ la Cantar de Mio Cid kaj la postaj tradicioj, antaŭ eliri al ekzilo, Rodrigo Díaz de Vivar lasis en la Monaĥejo de Sankta Petro de Kardenjo, sub la ŝirmo de la abato Sanĉo (kiu estis identigita de historiistoj kun Sisebuto de Kardejno atribuante konfuzon al la aŭtoro de la Cantar),[3] sian edzinon Doña Jimena kaj iliajn filinojn, kvankam tio ne estas konfirmata de historia atestioj. En la unua ekzilo de 1081, la posedoj de Rodrigo Díaz ne estis elprenitaj, kaj la familio de Cido povis pluloĝi hejme. En la dua, de 1089, la familio estis senliberigita de Alfonso la 6-a en kastelo, eble Gormaz, por aliĝi poste al Cido.[4]

La enterigo de Cido en Sankta Petro de Kardenjo ne rilatis al persona volo de Rodrigo Díaz. Post lia morto en 1099 li estis entombigita en la katedralo de Valencio, kaj nur en 1102, kiam abandonis Jimena Díaz la valencian urbon, liaj restoj estis translokigitaj al la kardenja monaĥejo. Tie lia korpo restis enbalzamigita kaj sidita sur sidilo de la presbitero. El tiam oni generis serion de legendoj kiuj ĉirkaŭ 1280 konstituis legendaron konatan kiel Legendaro de Kardenjo kies celo estis ligi la figuron de Cido al la monaĥejo de Kardenjo, kun kiu li vive apenaŭ havis rilaton.

Notoj redakti

  1. Ministerio de Cultura. Patrimonio Histórico.
  2. Diario de Burgos, 2-a de februaro de 1967
  3. Montaner Frutos (2011:697-698)
  4. Montaner Frutos (2011:693-694).

Bibliografio redakti

  • Álvarez Merino, Matías; Virgilo Vivar y Manuel Ayala. (1957). Libro de la provincia. Publicaciones de la Mutualidad Provincial Agraria.
  • Cruz, Valentín de la (O. C. D.) (1979). Burgos, Guía completa de las tierras del Cid. Publicaciones de Excma. Diputación de Burgos. ISBN 84-7138-350-0.
  • Fletcher, Richard (2007). El Cid. San Sebastián, Nerea, págs. 209-211. ISBN 978-84-89569-29-4.
  • González Bueno, Marta y Javier Santos del Campo (2001). Fiestas y costumbres de la provincia de Burgos. Publicaciones de Excma. Diputación de Burgos.. ISBN 84-86841-87-9.
  • Merino, Agustín (1990). Veinticuatro mil días en Burgos. Aldecoa. ISBN 84-7009-572-2.
  • Montaner Frutos, Alberto (ed. lit., estudio y notas) (2011). Cantar de mio Cid. Barcelona, Galaxia Gutemberg; Real Academia Española. ISBN 978-84-8109-908-9.
  • Peña Pérez, Francisco Javier, «Los monjes de San Pedro de Cardeña y el mito del Cid», en José Luis Martín Rodríguez (dir.) y José Ignacio de la Iglesia Duarte (coord.), Memoria, mito y realidad en la historia medieval : XIII Semana de Estudios Medievales, Nájera, del 29 de julio al 2 de agosto de 2002, 2003, págs. 331-344. ISBN 84-95747-55-3