Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera

La Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera estas eklezia komplekso en la urbo Nájera, Rioĥo (Hispanio). En ĝi estas la tombejo de la reĝoj de la regno de Nájera-Pamplono, antaŭaĵo de la Reĝlando Navaro. Ĉar Nájera estas ene de la Jakoba Vojo kaj estis sidejo de navaraj monarkoj, la gravo de la monaĥejo estis tre alta en la zono, el kiu venis multaj pilgrimadoj kaj donacoj. Tio pluis el la 10-a ĝis la 19-a jarcento.

Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera.
Klostro kaj turo de la Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera.

Tamen en la 19-a jarcento dum la Milito de Hispana Sendependigo ĝi suferis atakojn kaj rabadon fare kaj de francaj trupoj kaj de hispanaj gerilanoj. En 1835, pro la desamortización de Mendizábal, estis forpelitaj la monaĥoj kaj la monaĥejo mem estis abandonita, vandaligita, damaĝita, rabita ktp. La konstruaĵo etis uzita poste kiel stokejo, lernejo, kazerno... La preĝejo estis paroĥejo el 1845 ĝis 1885.

En 1889 oni deklaris la komplekson Nacia Historiarta Monumento kaj post kelkaj jaroj, nome en 1895, venis al la konvento komunumo de franciskanoj kaj ekis ĝia rekuperado. En 1909 la ŝtato ekkontribuis al la restaŭrado kaj en 1959 oni fondis Patron-asocion de Santa María la Real, en kiu partoprenas la municiparojn de Navaro, Eŭskio kaj Rioĥo, la urbodomo de Nájera kaj la Ordeno de Franciskanoj.

EnhavoRedakti

La ekstero de la monaĥejo estas miksaĵo de diferencaj stiloj, rezulto de longa historio. La necesoj de defendo faris, ke la muroj estu altegaj kaj la abutmentoj funkciu kiel bastionoj. En la 17-a jarcento, for de defendoneceso, oni konstruis la ornamadon de muroj kaj pordegoj kaj la kvarangulan turon. La portikaro de la preĝejo estis farita inter la jaroj 1621 kaj 1625.

 
Pordo de Karolo la 1-a.

Ene de la monaĥejo estas du fundamentaj areoj: nome la templo (preĝejo) kun la reĝa tombejaro, kaj la klostro, nomita de los Caballeros (de la Kavaliroj). La aliro al la klostro estas farata tra la nomita Pordo de Karolo la 1-a. Tiu pordo estas de flamgotika stilo tre ornamita; super ĝi estas granda reĝa blazono kun la heraldikaj simboloj de Karolo la 1-a kaj la imperia dukapa aglo. Tiu blazono honoris la reĝon, kiu kontribuis malavare al la konstruado de la klostro.

Ĉe tiu pordo, ekas ŝtuparo por aliro al la supretaĝa klostro. Tiu ŝtuparo estas de renesanca stilo kaj estas ŝirmita per duonsfera kupolo ornamita per kasonaro pentrita kiel pentrotrompo. La centra motivo de la ornamado estas pelikano. En mezepoko, oni kredis, ke la pelikano estis partikulare atentema al siaj idoj, ĝis la punkto havigi al ili sian propran sangon per vundado de sia brusto kiam ne estis disponebla alia manĝo. Kiel rezulto, la pelikano venis iĝi simbolo de la Pasiono de Jesuo kaj de Komunio. En la ŝtuparo estas la dato de konstruado, nome 1594, kaj ĝi ricevas la nomon de Reĝa Ŝtuparo.

La preĝejoRedakti

 
Duonsfera kupolo ornamita per kasonaro pentrita kiel pentrotrompo.

Iam estis romanika templo kun mozarabaj elementoj. La nuntempa templo estis konstruita inter 1422 kaj 1453, estas de stilo flor-gotika. La interno konsistas el tri navoj separataj per dek kolonoj. Sub la ĥorejo estas kavaĵo en kiu laŭlegende aperis la bildo de la Virgulino al reĝo.

La ĉefretablo estas de fino de la 17-a jarcento, de baroka stilo, kun grandaj salomonaj kolonoj tre ornamitaj per grapoloj kaj vitfolioj. En la centra parto estas la ĉambro de la Virgulino, ĉirkaŭita de la gefondintoj de la Ordeno de Benediktanoj, nome Benedikto de Nursio kaj Skolastika de Nursio kaj la reprezentado de la fondintaj reĝoj. En flanka maldekstra navo estas kopio de la ĉefretablo kiu ekzistis antaŭ la konstruado de la aktuala. Parto de la originalo estas konservata en muzeo de Antverpeno, al kiu venis post vendo en la 19-a jarcento. Ĝia aŭtoro estis Hans Memling.

 
Ĥorejo, seĝaro kaj pentraĵoj.

En la ĥorejo elstaras la seĝaro, de gotika stilo. Ĝi estis farita inter la jaroj 1493 kaj 1495, kaj oni atribuas la direktoradon de la verko al la fratoj Andrés kaj Nicolás Amutio, kaj estis financita de la abato Pablo Martínez de Uruñuela (ili estas reprezentataj sur la dorsapogilo de la dua maldekstra malsupra seĝo). La lignoĉizaĵoj de la dorsapogiloj, kaj de la ceteraj lignobildoj, estas diferencaj kaj reprezentas religiajn simbolojn, scenojn de la ĉiutaga vivo kaj gravulojn tiamajn. Elstaras la ĉizaĵo de la abata seĝo, en kiu oni reprezentas la reĝon García de Nájera. La seĝaro estas kronita per du grandan pentraĵoj. En unu el ili estas galerio de ses paroj de reĝoj. Finas la bildaron baroka reprezentado de komunumo de benediktanoj. Tiu parto estis tre damaĝita en la periodo de abandono de la monumenta komplekso okazinta fine de la 19-a jarcento.

 
Reĝa tombejo.

Ĉe la centra navo, ambaŭflanke de la enirejo al la kavo, estas la tombejoj de la reĝoj de la regno Nájera-Pamplona, antaŭaĵo de la Reĝlando Navaro. Tie estis entombigitaj la reĝoj de la dinastioj Jimena kaj Abarca, kiu estis sur trono el 918 ĝis 1076, kaj de tiu kiu sekvis post García Ramírez kiu regis el 1135 ĝis 1234. Tiu dinastio devenas de tiu de Abarca. La skulptaro formita de la funebraj ujoj estis farita multe post la epoko de la okupantaj mortintoj. Ili estas de renesanca stilo kun ioma platereska aspekto. La ornamado estas simplaj, sur la tombejoj faritaj el blanka ŝtono estas la kuŝantaj figuroj de la diversaj gravuloj kun atributoj de reĝo kaj memortabulo-epitafo. La tombejo estis konstruita ĉirkaŭ 1556.

Dekstre de la centra navo estas la nomita Panteón de los Infantes (Tombejo de la Infantoj), kie oni kolektis la restaĵojn de tiuj reĝfamiliaj gravuloj kiuj ne iĝis reĝoj mem. Inter tiuj ĉiuj elstaras la tombejo de Blanca Garcés, koataa kiel Blanca de Navaro. La tombejo de Blanca de Navarra, el kiu oni konservas nur la kovrilon, estas la nura originala de la ensemblo. Datas de la 12-a jarcento kaj estas verko de romanika stilo. Ĝi estas ornamita per basreliefoj kiuj montras scenojn de la Evangelio kaj de la vivo de la mortintino, kiu fakte mortis juna.

La klostroRedakti

 
Teretaĝa klostro.

Inter la jaroj 1517 kaj 1528 oni konstruis la klostron, kiu kombinas la flor-gotikon de la volboj kaj pilieroj, kun plateresko de la arkokradoj. Ankaŭ la plej parto de la muraj tomboŝtonoj korespondas al tiu stilo. La dudek kvar arkoj estas ornamitaj per kradaroj el ŝtonoj, kun diferenca motivo en ĉiu el ili. Tiu ŝtona ĵaluzio estas eltenita per sveltaj kolonetoj. Sur tiu nivelo oni konstruis en 1578 supretaĝan klostron. La nomo de Claustro de los Caballeros (klostro de la kavaliroj) rilatas al la fakto, ke estis multaj la nobeloj kiuj elektis tiun lokon kiel tombejon. De tiuj tomboj restas nur tiuj kiuj estas en muroj, ĉar tiuj kiuj estis en planko estis forigitaj dum la restaŭroj pro la malbona stato en kiuj ili estis. La abandono kaj malbona uzado kiun la monumento suferis en la 19-a jarcento ege damaĝis la klostron. Nuntempe estas restaŭrita nur la teretaĝa klostro.

 
Kapelo de doña Mencía.

En unu de la anguloj de la okcidenta flanko de la klostro estas la kapelo kiu enhavas la tombon de la reĝino de Portugalio Mencía López de Haro. Ŝi estis edzino, per dua edzineco, de la portugala reĝo Sanĉo la 2-a. Kiam tiu reĝo mortis en 1248 Mencía revenis al Nájera, kie ŝi loĝis ĝis sia morto en 1272. La ĉerko mem estas de la 13-a jarcento kaj estas ornamita per la blazonoj de Portugalio kaj de López de Haro. Ĉe la tomo de Mencía estas tiuj de ŝiaj fratoj kaj tiu de Garci Lasso Ruiz de la Vega, kiu mortis en la batalo de Nájera en la jaro 1367. La kapelo estis hejmo de figuro de Kristo tre adorita.

La stirpo de la familio López de Haro havis la titolojn de grafoj de Nájera kaj senjoroj de Biskajo ekde kiam la reĝo Sanĉo la 3-a "la Granda" donis ilin ĝis la 14-a jarcento. La maŭzoleo de Diego López de Haro, nomita la Bonulo, deka senjoro de Biskajo (1170-1214) estas flanke de la enirejo al la preĝejo, tra kiu oni aliras al la centra navo, ĉe la suda muro de la klostro. Ĉe la sarkofago de don Diego estas tiu de lia dua edzino, Toda Pérez de Azagra, kiu mortis en 1216. La tomboj estas romanikaj, sed estas renesancaj aldonaĵoj en la ekstera ornamado. La basreliefoj montras scenojn de la funebro kaj la gravuloj kiuj tie aperas estas vestitaj per vestoj de la 13-a jarcento.

La pordo de aliro al la templo estas grandioza ekzemplo de plateresko. Ĝi estis farita en la unua duono de la 16-a jarcento kaj estas ornamita per medalionoj, vegetalaj motivoj kaj fantaziaj animaloj grupigitaj en ortanguloj tabuloj. Ĝi estas farita el ĉizita ligno de juglandarbo.

GalerioRedakti

BibliografioRedakti

  • Guía recuerdo, Santa María la Real de Nájera. Editorial escudo de Oro, S. A. ISBN 84-378-1051-5